Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-15) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
5-a Ĉapitro
Por ke sensreago estiĝu travivaĵo aŭ rekono, ĝi devas per koncentrado esti kunligita kun spertoj de la individuo
Kvankam la fizika vidokapablo de la naturhomo estas same forta kaj klara kiel tiu de la kulturhomo, tio sole ne sufiĉas. La sensado bone povas okazi, sed la rekono de la detala vero aŭ realo de la sensobjekto estas komplete malebla en situacioj, kie oni ne posedas spertojn pri antaŭaj respondaj aŭ parencaj spertoj, kiuj povas efiki kiel pli aŭ malpli granda materialo de antaŭscioj, per kiu oni, laŭ responda pli aŭ malpli alta grado, povas rekoni aŭ identigi la novan sperton. En ĉiu sensimpreso sekve okazas renkontiĝo inter forto eliranta el la pli profundaj konscitavoloj de la individuo kaj forto eniranta de la ekstera influo al la sensoj de la individuo. La forto eliranta de la interno de la individuo en sia plej forta apero estas tiu afero, kiun vi konas sub la nomo "koncentrado". Kiam vi koncentras viajn pensojn, tio okazas efektive nur por klarigi al vi problemon pri io mistika aŭ nekonata. Tiu koncentrado de pensoj estas la samo kiel mobilizo de ĉiuj spertoj, kiujn vi havas en via konscio, kaj kiuj similas aŭ proksimas al la problemo. Koncentriĝo sekve estas afero, per kiu vi klopodas klarigi la nekonatan pere de la jam konata. Ke ĝuste estas tiel, montriĝas fakto per tio, ke en okazoj, kie vi ne povas en viaj pensoj aŭ memoroj trovi parencajn spertojn pri nekonata problemo, tiu problemo restas same mistika kaj enigma kiel por la homo en la ĝangalo estas radiofonio aŭ aliaj el la plej modernaj mirindaĵoj de la tekniko kaj scienco. Ĉia sensado sekve estas la samo kiel la reagoj de renkontiĝo inter konataj kaj nekonataj aferoj kaj niaj memoroj, kio signifas ilian renkontiĝon kun la reagoj de niaj antaŭaj spertoj. Ĉio, kio efikas al niaj sensoj, senkonsidere ĉu temas pri vido, aŭdo, flaro, gusto aŭ sento, estas por ni tute nekonata ĝis tiu momento, kiam la reagoj de la sensoj kunligiĝas kun niaj antaŭaj spertoj. Nia kapablo de sensado kaj per tio ankaŭ nia kapablo kompreni, sekve dependas de tio, kiom granda estas la spertomaterialo en nia memoraro. Ju pli da spertoj ni posedas sur iu aŭ alia speciala kampo, des pli facile, profunde kaj rapide ni sensas novajn spertojn sur tiu kampo, dum la malo okazas sur ĉiu kampo, kie troviĝas tre malfortaj aŭ komplete mankas antaŭaj spertoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.