Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-15) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
6-a Ĉapitro
La kaŭzo de "ĉies milito kontraŭ ĉiuj" estas afero de spertoj kaj sensado
Laŭ tio montriĝas memkomprenebla afero, ke ne ĉiuj el ni sensas la samajn aferojn, problemojn aŭ objektojn kun sama facileco aŭ same rapida kompreno. Iujn problemojn aŭ objektojn ni povas tre facile kompreni aŭ percepti, dum koncerne aliajn problemojn ni bezonas jarojn da studado, antaŭ ol ni mense kapablos plene regi ilin. Samtempe troviĝas estuloj, kiuj tute ne povas kompreni problemojn, kiuj por ni estas tre facile kompreneblaj, dum aliflanke tiuj estuloj povas havi grandan kapablon kompreni aŭ percepti problemojn, pri kiuj ĝuste ni malfacile povas akiri komprenon. Kiel ni vidas, ne sufiĉas, ke la eksteraj fizikaj sensoj estas centprocente sanaj, klaraj kaj puraj. La kvalito de la sensado same altgrade dependas de tio, kia anticipe estas nia spertomaterialo. Kaj ĉar antaŭe ni ĉiuj ja ne havis precize la saman sorton aŭ alimaniere spertis la samajn spertojn, ja ne estas strange, ke ni aperas tiel tre malsimilaj, kiel ni fakte faras, kaj en sia plej ekstrema formo tiu ĉi malsameco povas fari la individuojn tute kontraŭaj, povas fari ilin kontraŭuloj unu de aliaj, tiel ke laŭ sia naturo ili estas provizore destinitaj miskompreni unu la alian sur multaj kampoj. Kaj estas tiu ĉi antaŭdestino, kiu estas la plej profunda radiko de tiu florado de la malo de la paco, kiu kulminas en tio, kion ni nomas "ĉies milito kontraŭ ĉiuj".
      Ĉi tie ni atingis la radikon de tio, kio hodiaŭ turmentas kaj suferigas la homaron. Kiam ie okazas milito, ĉu inter individuoj aŭ inter ŝtatoj ne eblas ŝarĝi la absolutan kulpon sur iu el la partoj de la konflikto, ĉar el kosma vidpunkto la afero estas nur demando pri sensado. Neniu ajn formo de konflikto povas estiĝi sur alia bazo ol la reciproka erara sensado de la kontraŭuloj unu pri la alia. Se, laŭ kosma rigardo nur unu el la partoprenantoj sensus aŭ vidus ĝuste, do tiu partoprenanto plene komprenus, ke en la koncerna momento la alia partoprenanto neniel povas esti alia, ol ĝi ĝuste estas. La tuta konduto de ĉi tiu partoprenanto estas ja rezulto de la tuta konflikto de tiuj memoroj aŭ spertomaterialo, kiujn ĝi posedas. Ke tiu spertomaterialo ne estas tiel ampleksa, ke laŭ kosma vidpunkto la estulo povas percepti la situacion ĝuste, pri tio ĝi neniel mem kulpas, same kiel ĝi ne mem kulpas pri la alteco de sia fizika organismo, aŭ ĉu ĝi havas brunajn aŭ bluajn okulojn. Sed ĉar spertomaterialo tiel mankas al tiu ĉi menciita partoprenanto de la batalo, ĝia konscio kaj sekve ankaŭ ĝia kompreno kaj la sur ĝi bazita agmaniero ja necese devas elmontri tiun mankon aŭ esti stampita de ĝi. Ĉar tiu manko dependas de mankanta spertomaterialo, mankantaj spertoj, ĝi ja identas kun nepreta mensa kresko. Laŭ mensa vidpunkto la estulo ankoraŭ ne estas plenkreska. Ĝi estas ankoraŭ "malpliaĝa" estulo kaj sekve de tio povas manifesti nur agojn aŭ konduton de "malpliaĝaj" estuloj. Se la alia partoprenanto de la batalo estus kosme konscia estulo, la menso de tiu estus tiel abunde provizite de spertomaterialo, ke ĝi facile konstatus la mensan malpliaĝecon de sia kontraŭulo, kaj neniu batalo povus estiĝi. Normala homo ne komencas bati alian homon, ĉar la alteco de ĝia korpo ne estas tiom aŭ tiom da centimetroj alta, aŭ alimaniere montriĝas, ke ĝi ankoraŭ apartenas al la malpliaĝaj. Ĝi neniam atendas de iu alia estulo ion alian ol ĝuste tion, kion ĝi precize faras aŭ manifestas. Ke tiu manifestado eventuale estas neperfekta, neniam povas instigi ĝin al iu ajn brutala ago kontraŭ la neperfekta estulo. Ĝi scias, ke la perfektado de la estulo en neniu ajn maniero estas "temo de venĝo", sed kontraŭe centprocente estas "temo de kreskado". Ĉi tie ni pli bone komprenas la sintenon de la mondliberiganto al liaj ekzekutistoj, kiam li diras: "Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.