Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-15) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
7-a Ĉapitro
Ĉia formo de malpaco radikas el mensa malpliaĝeco aŭ intelekta nekapableco
Sed, se la ĵus menciita estulo ne havus "kosman konscion", ĝi same kiel la alia kontraŭulo en la batalo estus pli aŭ malpli nepreta, estus mense pli aŭ malpli "malpliaĝa". Tiu "malpliaĝeco" plue sin montrus en mankanta kompreno pri la alia partoprenanto de la batalo kaj sekve donus bazon de reciproka malpaco aŭ milito kaj nepaciĝemo inter la partoprenantoj, kaj ĉi tie ni havas tiun staton, kiu fakte estas ordinara inter la teraj homoj. Iu ajn malpaco inter ili povas ekzisti nur kun la ĉi tie priskribita rilato kiel ĉefa kaŭzo. Ĉiu malpaco sekve radikas ekskluzive el mensa "malpliaĝeco" aŭ nekapableco pri altintelekteco. Ĉiu persekutado de homo fare de alia homo, ĉu en formo de kalumnio, malica kritiko, brutaleco, perforto, korpodifektado aŭ eĉ mortigo, neniam en iu ajn situacio povas esti esprimo de altintelekteco aŭ de sensa finevoluo. Tiuj simptomoj neniam povas esti io alia ol esprimo de mankanta spertomaterialo, mankanta homa matureco. Por la sufiĉe evoluinta esploranto ili montras kiel neskueblan fakton kaj sekve ankaŭ sciencon, ke laŭ kosma vidpunkto tiaj estuloj en la realo tute ne "scias, kion ili faras". Ilia kompreno de la situacio estas tute iluzia. Ili kredas, ke la kontraŭa partoprenanto povas esti alia, ol ĝi ĝuste estas, ĝuste tiu iluzio ja ĉiam estas la kaŭzo de la batalo. Kiamaniere, laŭ fizika rigardo, iu estulo povu havi alian altecon ol tiun, kiun ĝi ĝuste havas en la koncerna momento? – Kiel ĝi havu alian mensan altecon, alian karakteron, alian pensosintenon aŭ koncepton pri aktuala situacio ol ĝuste tiun, kiun en la koncerna momento ĝi havas? – Iom post iom ĝi povas ĝis certa grado ŝanĝi sian vivon, siajn pensosintenon kaj koncepton pri la ĉirkaŭaĵoj aŭ sia proksimulo, sed ĝia agado aŭ naturo en la koncerna nuno aŭ momento neniel povas esti alia, ĉar en tia okazo la estulo devus esti havinta alian estintecon kun tute alia sorto, tute aliajn gepatrojn, devus esti el tute alia gento, deveninta de tute alia socinivelo, aliaj sociaj cirkonstancoj aŭ multaj aliaj similaj kondiĉoj. Fariĝi indigna, brutala aŭ venĝema rilate al alia estulo sekve estas la samo kiel persekuti kaj turmenti la estulon, ĉar ĝi ne havis tiun necesan estintecon kun la ĉi tie priskribitaj necesaj antaŭaj kondiĉoj. Ke ĝis abundeco oni mem povas plenumi tiujn kondiĉojn, kiujn oni tiel intense postulas aŭ atendas de aliaj, tio ja nur montras, ke oni mem havis la necesajn antaŭajn kondiĉojn, el kiuj tiu onia plenumo aŭ imagita ideala konduto neeviteble devis rezulti. Sed kiel malsaĝe estas postuli la saman konduton tie, kie komplete mankas la antaŭaj kondiĉoj? – Vere ne estis senkaŭze, ke necesis mondliberigado. Ne estis senkaŭze, ke devis naskiĝi estulo, kiu per altintelekta kompreno povis fari sian vivon unu sola granda praktikado de tio "alturnu la dekstran vangon post frapo sur la maldekstra", estulo, kiu en brila mildeco povis pardoni ĉiujn siajn ekzekutistojn. Ne estis senkaŭze, ke necesis anonci "parakleton, la sanktan spiriton", kio signifas revelacion de konscio, pere de kiu la konduto de tiu altigita estulo povu iĝi pravigita – ne kiel naiva apero de frenezulo – sed kiel science fundamentita prezentado de la plej alta kontakto de konduto kun la leĝoj de la universo aŭ kiel dia migrado en la spuroj de Dio mem, alivorte brila informo pri tio, kiel la kristnaska mesaĝo de la anĝeloj al la paŝtistoj sur la kampo: "Paco sur la tero" estus realigebla kaj per tio fariĝus je gloro al "Dio en la supera alto" – kaj "inter homoj difavoro".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.