Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
8-a Ĉapitro
Nur tiuj estuloj, kiuj amas ĉion kaj ĉiujn, havas la veran pacon en sia interno
Kiel vi vidas, la kristnaska mesaĝo aŭ la kristnaska evangelio estas pli granda kaj pli proksima realo, ol vi eble antaŭe imagis.
Ĝia aktualeco ne povas ne koncerni ĉiujn, kiuj troviĝas en malpaco, kio signifas en batalo, sufero, malĝojo kaj ĉagreno.
Kaj kiuj aŭ kiom da teraj homoj estas liberaj de la sfero, en kiu tiuj kvar menciitaj aferoj estas elstaraj faktoroj? –
La respondo nerefuteble estas jena: "Nur tiuj estuloj, kiuj amas sian proksimulon kiel sin mem, kio signifas: amas ĉion kaj ĉiujn, havas en sia interno neskueblan pacon, paco pere de kiu la neelĉerpebla fonto de klerigado, "la sankta spirito" aŭ "la kosma konscio" senbare malkaŝiĝos kaj fundamentos la menciitan ĉioamon per la scio de Dio mem kaj per tio ebligas al la estulo pensi la eternajn pensojn de la Ĉiopotenculo kaj iniciĝi en kompletan komprenon pri tiu objekto, kiun en formo de ĉio kaj ĉiuj ĝi antaŭ longe ĉirkaŭbrakis kaj enigis en sian amon.
Nur en tiu estulo, en kies brusto la amo stimulas la pulson de la koro avantaĝe al la tuta mondo aŭ je ĝojo por ĉiuj aliaj vivaj estuloj, povas brili tiu klara lumo de la intelekteco aŭ kompreno, kiu forigas ĉian mallumon".
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
