Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-15) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
9-a Ĉapitro
La ĝusta kompreno pri la vivo kaj la el tio sekvanta humana sinteno al ĉio kaj ĉiuj ne estas donebla al iu estulo pere de potenco, torturo aŭ puno
Por atingi antaŭen al vera paco do necesas iri en la spuroj de la mondliberiganto. Estas necese klopodi agordi sin al tio, ke neniu estulo povas en la nuno aŭ en la nuna momento esti alia aŭ agi alimaniere, ol ĝi ĝuste faras, senkonsidere kiel grandan damaĝon aŭ utilon, senkonsidere kiel grandan suferon kaj doloron aŭ ĝojon kaj bonfarton tiu agmaniero kaŭzus al ĝi. Lerni kompreni tion estas lerni ne fari juĝon super suno kaj luno, ne fari juĝon super Dio. Sed tiu kompreno kaj la el ĝi sekvanta humana sinteno al ĉio kaj ĉiuj ne estas donebla al vi per iu ajn formo de potenco, torturo aŭ puno, same kiel ĝi ne estas donebla al vi per ia ajn formo de miraklo. Preskriboj aŭ instrukcioj pri proprigo de la menciita konduto povas esti utilaj, sed nur tiam, kiam la Providenco aŭ la naturo jam alimaniere donis al vi tiel elstaran maturecon, ke kun fido kaj kredo vi povas akcepti la preskribojn kiel aspirindajn idealojn kaj per tio povas fari ilin gvidilo por via ĉiutaga vivo. Sed por ke vi tiel povu akcepti idealojn la vivo mem, la naturo aŭ la Providenco devas krei en via konscio iun por tiuj idealoj konforman antaŭan maturecon, kio alivorte signifas malsaton, soifon aŭ avidon pri ĝuste tiuj idealoj. Tiun maturecon, tiun avidon pri idealoj, tiun malsaton pri pli perfekta estadoformo la Providenco aŭ la naturo kreas ekskluzive tra via ĉiutaga sorto. Tra viaj ĉiutagaj spertoj kaj precipe per la amaraj, suferoplenaj kaj dolorigaj spertoj via menso ricevas tiun maturecon, kiu kondiĉas, ke en via interno komenca kreado de paco povas komenciĝi. Tiel ni restos ĉe la vido de tio, kiel la naturo agos por konduki vin antaŭen al tiu matureco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.