Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
Mensa suvereneco
1-a Ĉapitro
Iniciĝo kaj kosma konscio
Kiel antaŭe rakontite mia spirita misio komenciĝis per iuj psikaj travivaĵoj, kaj la speciala strukturo de tiuj travivaĵoj estis io tute privata por mi mem.
Tio, kio havas signifon por aliaj homoj estas tiu cirkonstanco, ke ili postlasis min en stato, kiu faris min kapabla ricevi ampleksan scion pri la tuta universo, ke eĉ la dia mondplano fariĝis komplete subigita al mia senskapablo, fariĝis maldorma tagokonscio.
Mi ricevis kapablon sensi aferojn, kiuj neniel estas traviveblaj per nura fizika sensado.
Mi vidis, kiel ĉiu limigita afero, senkonsidere kiun ajn grandecon ĝi havas, estas revelacio de la senfineco kaj sekve de la eterneco.
Tiel la eterneco fariĝis videbla kiel la fiksa punkto, dum la tempo kaj per tio, ankaŭ la spaco estas la moviĝa.
Dum mi tiel estas konscia en la eterneco, mi fariĝis identa kun "la absoluta", "la nepereema" kaj vidis ĉiujn aferojn surbaze de "tio absoluta", "tio nepereema".
Ĉar mi fariĝis konscia en la eterneco, estiĝis identa kun la senmorteco, mi transvivis ĉian temponocion.
Mi ekzistis kaj antaŭ kaj post ĉia ajn afero kaj sekve povis vidi kaj ĝian "alfa"n kaj ĝian "omega"n, ĝian komenciĝon kaj finiĝon aŭ ĝian tutan vivovojon.
Kaj estas tiu travivadkapablo, kiun en mia ĉefverko Livets Bog mi nomas "kosma konscio", kiel ankaŭ, vidita de tiu observokapablo, mi nomis la priskribon de la detaloj de la vivo "kosmaj analizoj".
Tiuj miaj "kosmaj analizoj" do estas observoj, kiuj ebliĝis pro mia liberiĝo de la tempo kaj spaco.
Miaj psikaj travivaĵoj sekve estis procezo, kiu, por tiel diri, subite en mia konscio rezultigis tiun liberiĝon.
Mi travivis "iniciĝon".
Tra la menciita procezo okazis transformiĝo de mia konscio.
Dum antaŭe mi estis konscia nur pri certa tempo kaj certa spaco, mi nun estis laŭ certa maniero konscia pri ĉiuj tempoj kaj ĉiuj spacoj.
Dum antaŭ tiu travivaĵo mia konscio estis nomebla nur "loka konscio" ĝi nun fariĝis nomebla kiel "universala konscio".
Kaj post tiu ŝanĝiĝo de konscio fariĝis por mi facila afero orientiĝi rilate al la sorto de la viva estulo kaj sekve ankaŭ rilate al la sorto de la tera homaro.
Fariĝis facila afero por mi vidi, ke tiu tuta oceano da suferoj, en kiu la teraj homoj troviĝas, ŝuldiĝas ekskluzive al tiu cirkonstanco, ke ili ankoraŭ ne estas mense liberigitaj.
Ili estas ankoraŭ ligitaj de la tempo, de la spaco aŭ de la materio.
Ilia viv- kaj mondkoncepto sekve ne havas ion komunan kun la eterna vivo mem aŭ la reala mondplano.
Tre altgrade ili povas konstitui nur lokan eron de la mondotuto mem.
Sed koni aŭ sensi nur lokan eron kaj kredi, ke ĝi estas la tuteco, tio estas ja la samo kiel vivi surbaze de iluzio.
Sed vivi surbaze de iluzioj estas plue la samo kiel vivi surbaze de eraroj.
Kaj ĉar vivo bazita sur eraroj povas rezultigi nur malesperiĝojn, ni havas ĉi tie la kaŭzon, ke la ĉiutaga estado de la tera homaro estas vivo en malesperiĝoj, malĝojoj kaj suferoj.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
