Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-20) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
10-a Ĉapitro
La vera morto estas nerimarkebla kaj traviviĝas nur kiel speciala konscisekcio en la eterna vivkoncepto de la individuo
La ordinara tiel nomata "morto" aŭ tiu "morto", kiu anonciĝas en la mortoanoncoj de la gazetoj, do estas nur provizora, necesa, praktika aranĝo aŭ principo de konservado. Koncerne la veran morton, do ĝi estas tiel milda kaj kaŝita, ke en la realo ĝi estas observebla kaj videbla nur por la evoluinta esploranto. La kaŭzo, ke tiu morto estas tiel milda kaj nerimarkebla en siaj transiroj, estas ekskluzive, ke ĝi ne estas sekvo de iu ajn katastrofo aŭ korpodifektiĝo kaj ankaŭ ne estas sekvo de iu ajn uzdifektiĝo aŭ maljuniĝo. Kontraŭe ĝia ekzisto ŝuldiĝas al eterne ŝanĝiĝanta ritmo, kiu aktiviĝas tra la praavido de la individuo kaj en la ekstero aperas kiel responde eterne ŝanĝiĝantaj "malsato" kaj "satiĝo". Ĝi havas sian eliron en la superkonscio de la mio, kio signifas en ĝia X2 kaj realiĝas kiel grandioze kreskanta avido travivi la malon de tiu vivo, en kiu provizore troviĝas la menciita mio. Tiu avido sekve estas ju pli forta, des pli eltravivinta aŭ satigita la mio aŭ la estulo estas pri ĝia nuntempa vivo. Tiu avido do etendas sin antaŭen al sia kulmino por post tio reduktiĝi kaj veni en sian plej malgrandan stadion de disvolvo tie, kie ĝi komenciĝis, post kio ĝi denove pliiĝas survoje al sia kulmino kaj tiel daŭre. Estas tiu ritma moviĝo tra la praavido, kiu en mia ĉefverko Livets Bog nomiĝas la evoluspiralo aŭ la ciklo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.