Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-20) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
11-a Ĉapitro
La naturhomo vivas pli en maldorma tagokonscia kunvivado kun Dio kaj sekve kun la reala vero ol faras la moderna kulturhomo
En tiu ciklo la tera homo sekve troviĝas en la zono de morto. Ĝi ne plu havas tagokonscion en la kosma sfero. En formo de sia instinkto la naturhomo havas ankoraŭ kelkajn restaĵojn de tiu estinta "kosma konscio". Tra tiu instinkto ĝi ankoraŭ sentas, ke necese estu io viva kaj gvida malantaŭ ĉiuj moviĝoj, malantaŭ la ŝtormo, malantaŭ la bruantaj ondoj malantaŭ la kresko de la arboj, malantaŭ la sortoj de la vivaj estuloj, malantaŭ la suno kaj steloj kaj malantaŭ la universo. Tia naturhomo neniel povas imagi, ke tio ne estu la fakto. Ĝi nur ne havas tiom da inteligento aŭ intelekteco, ke ĝi povas krei por si tute sciencajn tagokonsciajn analizojn pri la kosma flanko de la vivo mem. Sed tra sia instinkto kaj ankoraŭ nur malmulte evoluinta inteligento ĝi tamen povas tra fizikaj imagoj fiksi ĉe si tiujn kernajn rezultojn, kiuj estas analogaj al ĝia propra provizora naturo. Kiel ĝi mem koleriĝas, ĝi opinias, ke ankaŭ la Providenco koleriĝas kaj punas aŭ venĝas sin je siaj malamikoj, kaj analoge tiu Providenco kompreneble estas supozata rekompenci kaj favori siajn amikojn precize, kiel ĝi mem punas kaj rekompencas. Nur laŭ tiu neperfekta maniero la naturhomo povas koncepti kaj esprimi la leĝon de karmo mem.
      Kvankam ne laŭ alia maniero ĝi povas komprenigi al si la ĉiutagajn travivaĵojn, tio tamen montras, ke ĝi povas koncepti la naturon ekskluzive kiel agojn de "viva estulo" aŭ esprimon de vivo. Kio estas do pli natura, ol ke ĝi konceptu tiun vivon precize analoga al sia propra vivo, nur laŭ multe pli granda kaj pli potenca aŭ ĉiorega apero. Kompreneble sur tiu stadio ĝi kreas diojn laŭ sia propra bildo. Sed ĝi vivas surbaze de tiu dibildo. Ĝi donas bazon por siaj idealoj, moralo kaj konduto, ĉar estas absolute neeble por la estulo opinii, ke tiu viva estulo kun siaj multe pli grandaj potenco kaj influo povas fari tiujn erarojn, al kiuj ĝi mem estas subigita. La naturhomoj de la sovaĝvastaĵoj aŭ praarbaroj sekve vivas fundamente surbaze de nemalhavigebla dinocio, kredas je ekzisto de nevideblaj estuloj, spiritoj aŭ dioj malantaŭ la vivo kaj ĝiaj energi- aŭ movospecoj. Tra tiu sia granda instinkto ĝi do estas nedisigeble ligita al tiu sia dinocio. Ĉu sub tiu dinocio ĝi konceptas unu dion aŭ plurajn diojn, ĉu ĝi kredas, ke tiu dio aŭ tiuj dioj havas tian aŭ alian aspekton, aŭ ĉu ili aperas laŭ tiu aŭ alia maniero, tio ne ŝanĝas la principon. Tia estulo vivas pli en konscia kontakto aŭ en maldorma tagokonscia kunvivado kun Dio ol la en la spiralciklo multe pli progresinta moderna kulturhomo, kiu havas grandegan scion pri la materio, alivorte havas scion pri movospecoj, rapidecoj, mezuro kaj peso, tempo kaj spaco, sed komplete neas vivon aŭ providencon kaj per tio neas konscian intelektan gvidadon malantaŭ ĉiuj tiuj movoformoj aŭ logikaj kreospecoj, el kiuj la naturo konstituas oceanon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.