Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
12-a Ĉapitro
La naturhomo kaj la kulturhomo en rilato al la kosma morto
Ke ekzistu Dio, viva pensanta giganta estulo malantaŭ la materio kaj havanta la universon aŭ la mondotuton kiel organismon, tio estas nekomprenebla por tia tre forte materioscience sintena estulo.
Ĝi vidas nur la morton.
Ĝia rekono de vivo etendas sin en la mikromondo nur al tio, kion per siaj fizikaj okuloj kaj iliaj plilongigo en formo de mikroskopo ĝi povas observi kiel vivajn estulojn, kaj same la limo supren al la makrokosmo estas jam ĉe la identeco de ĝia propra speco kiel kulmino de la vivo mem aŭ plej alta limo por la vivaj estuloj.
Envere tre mikroskopa vivpanoramo, kiam oni imagas, kiel grandegaj distancoj kaj spacoj troviĝas inter la videblaj mondoj kaj galaksioj sur la nokta ĉielo kaj pri tio, kiel mikroskope eta polvero estas la terglobo mem en tiu abunda aŭ senlima panoramo.
Ke tia eta vivero kiel la tera homo devus esti la plej alta reprezento de vivo en tiu panoramo, kie pro sia eteco eĉ tiu terglobo, sur kiu ĝi troviĝas, malaperas en la universo kiel nura polvero, tio povas esti absolute nur la samo kiel vidi la morton ĉie en la universo, tio povas esti nur kultado al tiu morto anstataŭ al la vivo.
Ne estas mirige, ke la mondliberiganto diris: "Feliĉaj estas la malriĉa en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo".
La naturhomo scias nenion pri la rapideco de la lumo, ĝi scias nenion pri la ligado de la elementoj en fortomaŝinoj, per kio oni povas fari sin mastro super tiuj elementoj.
Ĝi ne povas pesi la sunon aŭ science mezuri la iron de la steloj.
Ili ne povas manovri per la atoma forto aŭ komprenigi al si la vivon de molekuloj kaj ĉeloj aŭ laŭ perfekta maniero ĵongli aliajn el tiuj materiaj aferoj, pri kiuj specialiĝis la kulturhomo, sed ĝi ankoraŭ vivas en stato, kie ĝi povas turni sin al Dio aŭ viva Providenco kun siaj ĉagrenoj, same kiel ĝi lasas tiun Providencon fiksi moralon kaj karakteron samtempe kun tio, ke ĝi klinas sin en la polvon por tiu absoluta fundamento de la vivo.
Tial ĝi tute ne konas tiun sferon de malesperiĝo kaj nervorompiĝo, en kiu laŭ grandega skalo la kulturhomo suferas.
En la naturhomo kaj la kulturhomo ni vidas konfirmon de tiuj efikoj, kiuj devis fariĝi la rezulto de la manĝado el la arbo de sciado.
Ni ĉi tie vidas, kiel la estuloj manĝas el la arbo de sciado kaj "mortas la morton".
La naturhomo ne estas "kosme konscia", sed do vivas en instinkteca sento de la ekzisto de la Providenco aŭ Dio ĝis tia grado, ke ankoraŭ tiu Dio decidas pri ĝiaj moralo kaj konduto.
Tial ĝi ne estas tute "kosme viva", sed ankaŭ ne tute "kosme senviva".
La kulturhomon ni kontraŭe vidas kiel estulon, kiu estas komplete "kosme senviva".
Tra ĝiaj bestaj inklinoj kaj talentoj malkaŝiĝas, ke ĝis certa grado ĝi estas ankoraŭ naturhomo, kaj ke ĝi diferencas de tiu nur per siaj forte evoluintaj intereso kaj kapablo rilate al – ne la vivo – sed la morto, kio estas la materio aŭ la senvivaj aferoj, kaj per sia kompleta manko de kapablo kredi je Dio samtempe kun tio, ke ne ekzistas iu fiksita limo, sed nur tre delikata laŭŝtupa transiro tiel delikata, ke ne eblas diri, kie finas la naturhomo kaj kie komenciĝas la kultura homo, tra ĉio tio montriĝas fakto, ke la kultura homo nur estas naturhomo pli progresinta en la kosma spiralciklo.
Sekve la naturhomo nuntempe survojas estiĝi kulturhomo, kio signifas, ke laŭgrade ĝi perdas sian kapablon kredi je Dio, sian kapablon kredi, ke ĉio estas viva.
Ĝi sekve estas perdanta sian kosman terenon, sian kosman senton aŭ instinktecan senton pri sia propra senmorta vivo aŭ sia eterna ekzistado.
Pli kaj pli ĝi komencas kredi je la morto, je sia propra fina kompleta ĉeso, same kiel pli kaj pli ĝi kredas, ke iam ĝi kreiĝis sammaniere kiel estas kreita ĉia alia kreita afero, kaj sekve estas identigebla nur kiel provizora materikombino, kiu denove solviĝos.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
