Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-20) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
13-a Ĉapitro
La du principoj de travivado: "La arbo de vivo" kaj "la arbo de sciado"
La kulturhomo do estas "mortanta" estulo. Kaj estas la kulmino de tiu totala morto, kiu ĉi tie faras la estulon glacie malvarma, dineanta egoisto aŭ centprocente materiisma estulo. Kaj kio estas tio, kio kaŭzis tiun transformiĝon de la naturhomo al kulturhomo aŭ de la "viva" estulo al "senviva" estulo? – Ĉu ne estas la tiel nomata moderna civilizo? – Ĉu ne estas ĝi, kiu penetras en la pacajn pacifikajn insulojn kaj ĝangalajn terenojn kun siaj rafinitaj modernaj bonaĵoj kaj malbonaĵoj, siaj teknikaj aranĝoj kaj samtempe kun siaj mortigaj teruraj malvirtoj kaj malsanoj. Ĉu ne tiuj malvirtoj kaj malsanoj venenis kaj subfosis la parte ankoraŭ konservitan "paradizan" atmosferon de la indiĝena loĝantaro? – Kaj ĉu ne kontraŭe tiuj homoj estas ravitaj kaj interesitaj pri la teknika kaj kemia povo de la kulturhomo? – Ĉu ne estas tiu moderna sorĉo: fortomaŝinoj, aŭtomobiloj, flugmaŝinoj, filmo, radio, elektra lumo kaj ceteraj rezultoj de la materiaj scio kaj povo, kiuj metas grandegajn ĝermojn de sopiro en la junajn generaciojn de tiuj popoloj? – Ĉu kun tiaj ĝermoj de sopiro en la menso ili povas resti la samaj homoj kiel ĝis tiam? – Kaj kio estas do tio, pri kio ili sopiras? – Kiu estas tiu apetito, kiun sekvigas en la menso de la naturhomo la renkontiĝo kun la civilizo? – Ĉu ne estas ĝuste la manĝado de la arbo de la sciado? – Ĉu ne la grandioza povo de la kultura homo iom post iom fariĝas idealo kaj celo por la junaj filoj kaj filinoj de la praarbaro kaj sovaĝvastaĵoj? – Kaj sur kio alia estas tiu grandega scio bazita ol sur scioj pri la materio? – Kaj kiel oni ricevu tiujn sciojn nedonante sin mem tute al la materio, al vivo komplete envolvita en pensoj koncerne movojn, vibrojn, ondolongojn, rapidecojn, tempon kaj spacon, mezuron kaj peson. La senviva materio tiel konstituas la kompletan aŭ ĉionsuperombran objekton de la vivintereso. Kaj ĉu ne unu post alia natursocioj iom post iom venis en la sferon de la moderna civilizo? – Kaj ĉu oni ne kredas, ke same okazos kun ĉiuj tiuj natursocioj, kiuj ankoraŭ vivas en la arbaroj kaj sur la sovaĝvastoj? – Kaj ĉu ne estas ĝuste fakto, ke per la riĉiĝo de la materia scio aŭ la pure materiisma scienco la kredokapablo mortas en la estuloj? – La lastaj tendencoj kredi je eklezia providenco aŭ dinocio ja antaŭ longe formortis ĉe la akedemiaj aŭ sciencaj kapacituloj en la materia sfero. Ne tiom estas la religio de la ekleziaj kristanoj, kiel estas ilia materia scio, pri kiu plejparte sopiras la indiĝenoj aŭ de kiu ili infektiĝas, kvankam kompreneble ankaŭ laŭ iu grado ili povas provizore trovi agrablon en la religiaj kredobjektoj de la civilizo kiel kompenson por ilia ankoraŭ ne tute mortinta religia instinkto.
      Kiel ni vidis ĉi tie la mensa vojo aŭ spirita evoluo de la tera homo iras ekskluzive de stato de naturhomo al stato de kulturhomo, kiu plue laŭ konscio iras de instinkto al inteligento. Ĉar instinkto estas la restaĵoj de estinta "kosma konscio", "kosma klarvido" aŭ sensokapablo, kiu donas "rezultojn de la vivo", la nura inteligento sekve povas doni nur "rezultojn de materio", kiuj en si mem esprimas nur mezuron kaj peson aŭ malvarmajn ciferojn. Tiel ni vidas la du grandajn vivprincipojn aŭ principojn de vivĝuado, kiuj en la Biblio estas esprimitaj kiel la arbo de vivo kaj la arbo de sciado.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.