Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-20) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
14-a Ĉapitro
Tra mastroestado kiel ankaŭ tra sklavestado la viva estulo perdas sian mensan suverenecon
Pri la arbo de sciado ni ja tiel jam orientiĝis. La manĝado de ĝi estas la samo kiel la ĝuado aŭ kontentiĝo de ĉiuj diversaj materiaj egoismaj avidoj. Tiuj avidoj pri avantaĝa materio (mono, havaĵo kaj oro) kaj la el ĝi rezultanta agrabla vivo fariĝis tiel fortaj, ke por la koncerna estulo la viva estulo aŭ la proksimulo iom post iom venis en la rolon kiel duaranga afero. Finfine tiu proksimulo fariĝis ekskluzive nur rimedo, pere de kiu ĝi eventuale povis atingi posedon de la dezirata materio aŭ la vivbonaĵoj, tute egale, kia fariĝus per tio la vivo de tiu proksimulo. Ke per tio tiu proksimulo fariĝis kaŝita aŭ kamuflita sklavo, ke tiu ekspluatado de la proksimulo ne povis okazi malkaŝe, tio estas memkomprenebla afero. Kiel alie laŭ agrabla maniero la materio povu transformiĝi avantaĝe al la egoisma estulo? – Fari tion mem ja tute ne estus tiel agrable, kiel se la proksimulo farus. La granda faktoro en la proprigo de la bonaĵoj de la vivo sekve pli kaj pli fariĝis tio, ke eblis igi la proksimulon preni la puŝojn, transpreni ĉiujn malfacilaĵojn, dum la bonaĵojn ellaboritajn per tiuj malfacilaĵoj povas transpreni la potencosupera egoisma estulo. Tiamaniere la terhoma vivo iom post iom aperis laŭ du formoj, nome la mastra stato kaj la sklava stato. Neniu el tiuj du materiaj estadoformoj estis naturaj liberaj formoj de la travivado de la vivo. La mastra vivo estis same ligita kiel la sklava vivo, kvankam ĝi ŝajne povis doni al ĝia praktikanto provizorajn materiajn avantaĝojn. Sed, ĉar nenio malpli ol tiuj avantaĝoj povis kontentigi la avidon de la egoisto, kaj ĉar plue tiuj avantaĝoj estis konserveblaj ekskluzive nur pere de sklavoj, la estuloj de la mastrovivo sekve fariĝis tute dependaj de tiuj "sklavoj". Estulo, kiu evoluigis por si tiel fortajn avidojn aŭ tiel troigitan apetiton pri la vivo, ke ĝi estas kontentigebla nur pere de la laborforto aŭ povado de pli aŭ malpli granda nombro de aliaj homoj, estas ja malliberigita de tiu povo. Tiun formon de estado, kiu por li signifas vivon kaj bonfarton, li ne povas havigi al si alimaniere ol per potenco subpremante siajn kunestulojn, tenante ilin senpotencaj tiel, ke li povas proprigi al si la produkton de iliaj laboroj. Tiel tiuj antaŭ longe ĉesis esti por li liaj veraj proksimuloj, esti egalaj kunestuloj. Ili estas por li nur speco de estuloj, kiujn li necese tenas, ĉar li kutimiĝis al apetito pri la vivo, kiun li ne povas kontentigi per sia propra persona forto. Ili sekve estas nur speco de "dombestoj", kiuj plue estas konsidereblaj nur kiel speco de pli altnivela "inventaro". Sed laŭ sama grado kiel eblas koncepti aŭ senti la proksimulon nur kiel pecon de inventaro, kiel materion, la koncerna estulo ja ĉesis havi la kapablon "vidi homece". Ĝi sekve perdis sian normalan kosman vidon, pere de kiu ĝi alie devus vidi la proksimulon kiel "vivan kunestulon" kaj ne kiel nuran "rimedon", pecon de inventaro, kiun ĝi povas apliki laŭplaĉe. Sed tiamaniere povi vidi la vivan vivon nur kiel subordan senvivan materion, per kiu oni povas pilkludi aŭ kiun oni povas piedbati se plaĉas, estas ja la samo kiel ne plu kapabli travivi la reale vivantan aŭ la realan vivon. Sed perdinte iom el sia vido aŭ sia sensokapablo oni ja neeviteble estas malliberigita de tiu blindeco, kiun kaŭzas tiu perdo de travivadkapablo. La egoisma estulo, la mastroestulo, kies apetito pri la vivo estas tiel forta, ke ĝi estas kontentigebla nur tra ekspluatado de la proksimulo kiel "dombesto" aŭ materio, sekve estas laŭ sama grado mense malliberigita. Ĉi tie estas facile vidi, kiel la vortoj de la mondliberiganto estas scienco tie, kie li diras, ke estas same maleble por riĉulo eniri en la regnon de Dio, kiel estas por dika ŝnuro iri tra trueto de kudrilo. Veni "en la ĉielon" estas la samo kiel vidi la proksimulon, ne kiel "dombeston", ne kiel amason de materio, sed kiel "vivan estulon", kiun oni amas, kiel oni amas sin mem, kaj pere de kio la travivado de la vivo ne povas eviti esti permanenta raviteco kaj ĝojo.
      Ke ankaŭ la sklava estado estas ligita je fizika stato kaj per tio fariĝas konforma mensa malliberejo, tio certe estas evidenta fakto por la plej multaj. Ĉi tie la estulo estas senigita je grandega parto de la frukto de sia propra laboro, nome je tiu parto, kiun rabas ĝia mastro. Sed perdi iom de la frukto de sia laboro signifas perdi iom de sia rajto, kio alivorte signifas iom de sia libereco. Kaj estulo, kiu perdis iom de sia libereco, estas ja laŭ sama grado malliberigita. Kaj la mastro kaj la sklavo estas ambaŭ mensaj vivokaptitoj. Ili ne havas iun ajn konscian suverenecon. Ili ambaŭ estas sklavoj de la materio. La mastro estas tiel dependa de kaj okupita pri la materio, ke li ne plu povas distingi inter la materio kaj la kunestulo. Por li la kunestulo estas nur rimedo aŭ ilo por la plenumado de lia avido. Kaj por la sklavo ankaŭ la mastro en la realo ĉesis esti proksimulo, esti kunestulo. Li fariĝis speco de naturforto, sorto, al kiu oni necese estas subigita por akiri la ĉiutagan panon. La mastro kiel ankaŭ la sklavo sekve estas unu por la alia necesa malbono. Sed estulo, kiu estas necesa malbono, estas sekve nur rimedo por la travivado de la vivo. Sed senti vivan estulon nur kiel rimedon, kiel nuran nemalhavigeblan ilon en la ĉiutaga vivo, tio ne estas koncepti ĝin kiel sian proksimulon. Tiu sinteno al la viva kunestulo aŭ la proksimulo neniam povas laŭ realisma rigardo fariĝi io alia ol nura travivado de materio. Kaj ĉar tia estulo amas nur sian edzkunulon kaj sian idaron, kiuj en iu maniero estas ĝiaj propraj karno kaj sango, per tio tiu amo fariĝas nur simpatio por ĝi mem, do ĉio viva ĉirkaŭ tiu estulo fariĝas nur materio. Sed travivi ne nur la materion, sed ankaŭ la vivantan aŭ la vivon mem, la vivajn estulojn kiel materion, estas la samo kiel travivi nur la morton aŭ la senvivan, la viva estulo sur tiu stadio estas laŭ kosma rigardo nur senviva estulo. Sed vivi la vivon kiel senviva estulo estas la samo kiel vivi en mensa malliberejo. Tia konduto estas plue la kulmino de la kontrasto al la travivado de la suvereneco de la menso aŭ konscio. Tiu suvereneco plue estas la samo kiel travivi la vivon kiel manifestaĵojn de vere viva estulo aŭ Dio.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.