Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
15-a Ĉapitro
Kiam oni estas mastro de la materio ne estante servanto de la vivo
Vidita laŭ tiu vidpunkto la ordinara tera homo havas ankoraŭ multon por deziri.
Ĝi estas ankoraŭ tre tre longe for de mensa suvereneco.
En la realo oni povas diri, ke ĝi kulminas precize en la malo.
Plej altgrade ĝi vivas kiel mense malliberigita.
Tiu malliberejo do konsistas el ĉio, kio apartenas al tiuj materioj aŭ materiaj aferoj, kiujn ĝi avidas laŭ tia grado, ke la kunestuloj, la viva vivo ĉirkaŭ ĝi, en la realo estas konceptataj nur kiel duaranga afero, kiel rimedoj aŭ iloj, pere de kiuj ĝi povas plenumi siajn materiajn dezirojn.
En la mezo de tiu tuta materio aŭ sento de materio ĝi en la realo vidas nur sian propran mion.
Ĉio temas pri tiu mio, ĉion ĝi deziras subigi al si.
Kaj ĝuste ĉi tie ĝi venas en konflikton kun la vivoleĝoj.
Laŭ tiuj leĝoj la viva estulo povas subigi al si la materion, sed ne la vivajn kunestulojn.
La tera homo sekve frontas al du grandaj realaĵoj: la kunestuloj kaj la materio.
Ĝia tuta sorto, ĝia vivtravivado, ĝia tuta mensa libereco aŭ ĝia mensa mallibero estas komplete dependa de ĝia rilato al tiuj du fenomenoj, kiuj formas ĝian ĉirkaŭaĵon.
La vivoleĝoj ordonas, ke la individuo aŭ la mio devas fari sin mastro super la materio, kaj servisto al la kunestuloj.
La celo por la evoluo de la viva estulo, por ĝia spertoformiĝo, por ĉiuj ĝiaj travivaĵoj, agrablaj kiel malagrablaj, havas ekskluzive la taskon fari la individuon servisto de la vivaj estuloj.
Sed ĉar la vivaj kunestuloj ja estas la samo kiel la vivo, kaj plue la vivo en la realo estas la samo kiel la Providenco aŭ Dio, do tio signifas, ke la viva estulo devas servi Dion.
Ĝi devas evoluigi sin por vidi Dion en ĉiu ajn formo de vivo kaj sekve servi tiun formon de vivo.
Sed por fariĝi perfekta servisto de la vivo, ĝi devas unue fariĝi perfekta mastro super la materio. La materio nome estas la sola ekzistanta rimedo, pere de kiu oni povas servi sian proksimulon, la kunestulojn aŭ Dion. Sed por fariĝi vera mastro super la materio la viva estulo devas unue fari sin unu kun la materio. Ĝi devas lerni ami la materion same alte, kiel ĝi amas sin mem. Kaj estas tiu amo al la materio, kiu malkaŝas sin sub la nocio posedrajto. Kiam la estulo deziras aŭ avidas posedi aŭtomobilon, flugmaŝinon, palacon, kastelon, kapitalon, servistojn, sklavojn ktp. ekskluzive pro sia propra agrablo aŭ ekskluzive nur por servi sin mem pere de tiuj aferoj, do ĝi posedas totalan aŭ absolute perfektan amon al la materio, sed havas neniun amon al la proksimulo aŭ la kunestuloj. Ĝi ne plenumas la vivoleĝojn aŭ tiujn kondiĉojn, kiuj necesas, por ke la individuo povu esti unu kun la naturo, unu kun la vivo, kio signifas posedi "kosman konscion" kaj per tio senti la pulsan baton de la mondotuto, de Dio aŭ de la plej alta vivo. Sed kiam ĝi ne plenumas la vivoleĝojn, ĝi laŭ responda grado malgrandigas sian veran vivtravivadon. Laŭ sama grado kiel ĝi amas la materion avantaĝe al si mem pli ol avantaĝe al la kunestuloj aŭ la proksimulo, ĝi sekve kreas malharmonion ĉirkaŭ si, ĝi mallumigas la vivon. Estas tiu mallumigo, kiun ni nomas primitiveco, malfeliĉaj sortoj, peko, infero aŭ la malbono. Tiuj menciitaj aferoj estas la absolute neeviteblaj efikoj de la avido pri aŭ la amo al la materio kaj la el tio sekvanta apero kiel mastro de la materio sen esti servisto de la kunestuloj aŭ de la vivo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
