Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-20) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
16-a Ĉapitro
Tio, kio eraras en la apero de la tera homo
Sed kiam la estuloj vivas ne farante sin servistoj de la vivo, kiel la vera vivo do floru aŭ atingu sian veran destinon kaj plenumu sian specialan celon. Kiuj aliaj devas fari la vivon perfekta kaj sekve la sorton feliĉa, se ne la viva estulo mem? – Kial ĝi ne same bone povu fari sin servisto de la vivo, kiel ĝi faris sin mastro de la materio? – Ĉu devus esti pli malfacile doni al sia proksimulo pardonan manon kaj komprenan kaj varmigan kareson ol estas flugi super la nuboj kaj ŝipi sub la akvo? – Ĉu oni ne same bone povas evoluigi sin por havi paron da mildaj kaj amemaj okuloj por direkti al sia proksimulo, kiel oni povis evoluigi ĉe si cerbon, kiu kapablas pesi la sunon kaj mezuri la iradon de la steloj kaj tra la mikroskopo rigardi en mikrokosmon kaj tra la teleskopo orienti sin milojn da lumjaroj en la makrokosmo? – Por kiu utilo estas tiu grandioza povado, tiu grandioza talentaro, tiu grandioza reganteco super la fortoj, kiam tio okazas ekskluzive favore al oni mem kaj sekve je malfeliĉo kaj damaĝo por onia ĉirkaŭaĵo? – Ĉu oni ne kredas, ke tiu grandioza evoluo de la fizika cerba kapablo kaj la el tio sekvanta povado devas esti utilo por la vivo anstataŭ esti ĝeno por ĝi? – Ĉu oni kredas, ke tiu grandioza mensa evoluo de la individuo devas esti agrablo nur por ĝi mem kaj je detruo de ĝia ĉirkaŭaĵo, kiam ĝi efektive povas esti ĝojo, ne nur por ĝi mem, sed ankaŭ por la ĉirkaŭaĵo? – Ĉu estus logike supozi, ke tiu lasta afero ne estas la intenco de la vivo? – Ĉu ne estas ĝuste tial, ke multaj belaj urboj kaj kulturaĵoj de la tero hodiaŭ estas ruinaĵoj, ke milionoj da homoj estis mortigitaj aŭ korpodifektitaj? – Ĉu oni kredas, ke estas la intenco de la vivo, ke la estulo laŭ "la bildo de Dio" devas lamiri sur artefaritaj gamboj, doni manpremon per artefarita mano aŭ ĉirkaŭbraki siajn karulojn per brakoj el metalo? – Tio, ke la tera homo fariĝis mastro super la materio ne donis al ĝi veran aŭ realan feliĉon. Meze en sia materia mastreco ĝi krias pri daŭra paco, kio plue fakte signifas realan daŭran feliĉon.
      Sed, kiam la apero de la individuo kiel "mastro" de la materio ne donis al ĝi la veran feliĉon, sed kontraŭe metis ĝin en situacion, kie ĝi ĝuste krias pri tiu feliĉo, do tio montras kiel fakton, ke ĝia vivo kiel mastro de la materio ne estas la fina celo por la evoluo de la tera homo. Sekve la celo por tiu evoluo povas esti ekskluzive nur tiu paco. Sed por atingi tiun pacon aŭ tiun celon, ĝia vivo sekve necese devas ŝanĝiĝi. Tio, ke ĝi fariĝis mastro de la materio, ne povas esti sufiĉa. Kio estas do tio, kio eraras en la aperado de la estulo? – Ĉu ne estas ĝuste, kiel ni jam antaŭe tuŝis, la aplikadon de tiu reganteco? – La estulo uzas sian regecon super la fortoj aŭ la materio avantaĝe al si mem. Kaj en sia fervoro aŭ nesatigebleco en materia avido ĝi ne povis sensi aŭ vidi, ke ĉia aplikado de materia povo ekskluzive avantaĝe al si mem same ekskluzive povas konduki nur al detruo, ĝeno kaj sufero por la ĉirkaŭaĵo. Ĝi sekve ne komprenas, ke la celo por fari la individuon mastro de la materio estas ekskluzive fari ĝin perfekta servisto por la kunestuloj. Servisto, kiu ne estas mastro super la materio, ne povas esti perfekta servisto por sia proksimulo aŭ sia ĉirkaŭaĵo. Tial troviĝas tuta serio de stadioj en la spiralciklo, kiuj estas destinitaj ekskluzive kiel evoluejo por la edukiĝo de la individuo subigi al si la materion. Kaj krome la estulo nun venis en tiun evoluon, ke ĝi subigas al si la atomforton, malantaŭ kiu ekzistas ĝis nun nekonataj kolosaj amasoj da energio, tiel ke per ĝi la individuo povas detrui ĉian kulturon, ĉian homan kreaĵon, kaj ĝi daŭre faras multajn esplorojn por eltrovi, kiel oni plej efike faru ĝin ĉiondetrua kaj mortiga por la kunestuloj. Ĉu oni ne kredas, ke la intenco estas, ke tiu grandioza fortofonto, same kiel ĉiuj ceteraj fabelaj formoj de teknika kaj kemia povo, kiun la teraj homoj proprigis, devas esti uzataj avantaĝe al sia proksimulo, kio signifas avantaĝe al ĝiaj kunestuloj kaj ĉirkaŭaĵo. Ĉu oni ne kredas, ke la eksterordinare granda talentaro devas esti uzata avantaĝe al la kreado de feliĉa vivo por ĉiuj kunestuloj?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.