Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
17-a Ĉapitro
La maniero, laŭ kiu oni kreas la sopire atendatan "daŭran pacon" aŭ perfektan feliĉon aŭ travivadon de la vivo
Sed kiel krei tian feliĉan estadon aŭ la daŭran pacon, pri kiu sopiras ĉiuj teraj homoj, kaj kiu estas anoncita tra la kristnaska evangelio? –
Ĉu ne estas tiel, ke la ĉefa persono de la kristnaska evangelio ĝuste donis la preskribon de tio? –
Ĉu li ne mem diris: "Mi ne venis por igi min servata, sed por servi".
Ĉu li ne ankaŭ diris, ke la servisto estas same granda kiel la mastro? –
Ĉu ne plue diriĝas: "Amu vian proksimulon kiel vin mem, de tio dependas la tuta leĝo", same kiel li ankaŭ esprimis: "Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia", kaj ke "pli feliĉe estas doni, ol ricevi", kaj "neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj".
Ĉu ne estas ankaŭ de li, ke ni havas la deklaron, ke "Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos, sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva"?
Ĉu ne ĉiuj tiuj frazoj esprimas montradon de tio, ke oni devas servi sian proksimulon, vivi por li same kiel antaŭe oni vivis plene por si mem? – Oni devas eĉ ami lin tiel, kiel oni cetere nur kutimas ami sin mem. La tuta menso de la individuo sekve devas esti amo. Sed kio estas amo? – Ĉu amo ne estas precize kaj ekskluzive la avido doni al sia proksimulo feliĉon kaj ĝojon? – Kaj ĉu kontentiĝo de tiu avido ne laŭ sama grado estas precize la ĝojo vidi siajn kunestulojn kaj ĉirkaŭaĵon aŭ tiun proksimulon plene aŭ perfekte feliĉaj? Ĝis nun la tera homo atingis antaŭen por esti mastro de la materio, kio signifas esti mastro super la elementoj, povas igi ilin labori por si tra grandiozaj fortomaŝinoj kaj cetere havas grandiozajn scion kaj talentaron en la pure fizika aŭ materia sfero, povas igi la materion perfekte obei al sia penso, kaj tial tiu estulo ja nun havas grandiozajn cirkonstancojn aŭ eblecojn por povi ami, kio signifas: servi al sia proksimulo. Ĝi nun havas ĉiujn cirkonstancojn por povi esti kunaganta rimedo en la dia transformado de la tero el "suferejo" al vera paradizo. Kiel perfekta mastro de la materio ĝi nun povas fariĝi perfekta servisto de sia proksimulo kaj sekve de la vivo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
