Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
18-a Ĉapitro
Tio, kio ŝanĝas "la beston" al "homo"
Tio, kio nuntempe malhelpas al la tera homo esti feliĉa, sekve estas ekskluzive tio sola, ke ĝi ankoraŭ ne lernis, ke la feliĉo ekzistas absolute nur en formo de vivado avantaĝe al sia proksimulo, al la ĉirkaŭaĵo aŭ la kunestuloj.
Ankoraŭ ĝi vivas en la konscisinteno heredita de la bestoregno: "Ĉiu por si mem estas la plej kara" kaj praktikas tiun sentencon per ĉiuj disponeblaj rimedoj kaj sekve ĵetas sin en la malfeliĉon kaj la suferojn.
Oni nome povas esti avantaĝo por si mem nur tra tio, ke oni estas avantaĝo por sia proksimulo.
Estas ĝuste, ke en la regionoj aŭ ceteraj sferoj de la bestoregnaj regionoj la bestoj ne havas alian elirvojon aŭ vivmanieron ol ĝuste tiun, esti avantaĝo por si mem. Ĝi estas ordonita de la kunnaskita sinkonserva instinkto. Sed por la tera homo tiu vivmaniero ne plu estas vivkondiĉo. Ĝi havas sian alte evoluintan inteligenton kaj pensokapablon. Ĝia kapablo rezoni pliigis la pensokapablon, tiel ke la tera homo kapablas praktiki tute alian kaj multe pli perfektan manieron laŭ kiu vivi. Ĝi ne estas kiel la besto devigita vivi ĉefe surbaze de sia instinkto, sed povas pere de sia maldorma klara tagokonscio enviviĝi en la konduton de sia ĉirkaŭaĵo, en iliajn naturajn kaj neeviteblajn postulojn. Nekomprenante tiujn postulojn al oni kiel io rajta, oni konceptas ilin kiel nerajtaj. De tio venas la frazo: "Ĉiu por si mem estas la plej kara". Dum tiu vivoformo estas la absolute plej perfekta por la besto, ĝi fariĝas por la pensanta aŭ la intelekta homo tiu ĉeno, per kiu ĝi komplete ligas sin mem al la plej malfeliĉa formo de sorto, kiu entute estas travivebla. Ĉe la besto ekzistas, krom ĝia pariĝa instinkto aŭ kunula principo, ne io alia ol la principo de potenco. Ĉi tie validas nur la rajto de la pli forta. Tial ĉi tie temas ekskluzive nur pri ia maniero, laŭ kiu fariĝi la plej forta. Se ĝi ne povas fariĝi la plej forta laŭ pure fizika aŭ korpa mezuro do tamen laŭ la pure mensa, kio ĉi tie signifas por kamufli, por trompi siajn pli fortajn ĉirkaŭulojn tiel, ke per ruzo oni povas venki ilin. Kaj ĉar tiuj fortoj troviĝas en la besto kiel ĉiorega kutimkonscio, kaj ke ĝi ankoraŭ ne havas kapablon povi pense aŭ rezone atingi alian vivoformon, tiu sama vivoformo povas esti nur la plej alta virto de la besto. Kaj la sola formo de libereco, kiun la besto kapablas travivi, sekve estas ekskluzive tiu, kiun per sia potencosupereco aŭ sur la korpa aŭ sur la trompa regiono ĝi kapablas garantii al si. Sed ĉar daŭre troviĝas batalo pri la teritorio de potenco, kaj tiu estas neforigebla kondiĉo por la besto, tiu estulo sekve estas absolute malliberigita aŭ ligita al tiu batalo. Ĝi ne estas libera estulo. Ĝi devas daŭre ĉasi kaj sekve vivi en permanenta batalo kun la ĉirkaŭuloj. Sed surdevigita permanenta batalo sekve povas esti nur mensa aŭ fizika ligilo, ja esti ia psika mankateno. Estas la kontraŭbatalo de tiu fizika aŭ psika malliberiĝo, kiu ŝanĝas la beston al homo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
