Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-20) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
19-a Ĉapitro
La estiĝo de la perfekta homo tra la amo al la proksimulo aŭ la plenumo de la senco de la vivo
Perfekta aŭ finevoluinta homo do estas estulo, kiu estas liberigita de tiu besta vivoformo aŭ vivmaniero. Ĝi tiom antaŭen progresis en kontraŭbatalo de la menciita vivoformo aŭ vivmetodo, ke tiu estas komplete venkita. Ĝia vivo aŭ apero ne plu estas io, pri kies konservo ĝi devas batali kontraŭ aliaj estuloj. Ĝi ne plu estas plenigita de la tendenco praktiki la principon "ĉiu por si mem estas la plej kara", sed kontraŭe estas tute plenigita de la kompleta malo de tiu vivoformo: "por ĉiu la proksimulo estas la plej kara". Ĉar tiu vivoformo povas realiĝi aŭ manifestiĝi ekskluzive tra la ĝojo "pli feliĉe estas doni, ol ricevi", kaj tiu vivoformo ĉiam estas al la ĉirkaŭuloj precipe agrabla aŭ bonvena, tiuj ĉirkaŭuloj iom post iom sentas tian estulon kiel sian absolute veran amikon. Ili komencas ami lin. Kaj tiuj, kiujn oni amas, oni servas. La ĉirkaŭuloj sekve fariĝas servanto de tiu estulo. Tio, kion la menciita estulo semas, ĝi tiel komencas rikolti. Ĉu oni povas imagi pli perfektan rilaton ol tiun, ke estulo amas siajn ĉirkaŭulojn kaj estas reamata de ili? – Kaj kiel oni kredas, ke en iu ajn alia maniero la vivo povu esti travivata kiel absolute feliĉa kaj sekve kiel perfekta? – La sorto de la individuo ja estas ekskluzive fiksita de du faktoroj, nome: ĝia propra memo kaj ĝia proksimulo, kiu plue estas la samo kiel ĝia apero kiel individuo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, ĉio kaj ĉiuj senescepte. Tial en la realo troviĝas nur du formoj de sorto. La individuo povas aŭ malami siajn ĉirkaŭulojn, aŭ ĝi povas ami ilin, kio estas la samo kiel tio, ke ĝi povas malami aŭ ami sian proksimulon. Se ĝi malamas la proksimulon, tio esprimas, ke ĝi estas en skismo aŭ konflikto kun la vivo kaj sekve kun la feliĉo kaj kredas, ke la proksimulo estas kaŭzo de tiu konflikto kaj de la el tio sekvanta reteno de ĝia feliĉo. Per tio ĝia menso estas laŭ responda grado malliberigita aŭ ĉenita de la avido aŭ inklino ekstermi aŭ forigi tiun proksimulon, ĉar ĝi kredas, ke tiu ekstermo estas savo de ĝia feliĉo. Ĝia ĉasado pri liberiĝo montras, ke ĝi estas ligita estulo.
      Se kontraŭe ĝi amas sian proksimulon, tio esprimas, ke ĝi vivas en kontakto kun la vivo. Pro sia amo al la proksimulo, ĝi ne frontas al iu estulo, kiun ĝi deziras ekstermi aŭ forigi. Ĉar ĝia deziro aŭ avido estas ekskluzive favora al la proksimulo, ĝi finfine tute ne renkontas ĝenon aŭ retenon en sia vivdisvolvo fare de la proksimulo, ĉar sub normalaj cirkonstancoj tiu ja ne estas interesita subfosi tion, kio estas favora al li mem. Ricevi tian transformiĝon al sia menso, ke onia plej alta feliĉo aŭ kontentiĝo de avido estas ekskluzive tio sola esti favora al la proksimulo, tio sekve estas la absolute sola, kio povas garantii al la viva estulo travivadon de la plej alta kontakto kun la vivo, kontakto, kiu signifas la totalan suverenecon. La unua el la du antaŭe menciitaj konscifaktoroj do kondukas al kompleta mensa malliberiĝo, al sklaveco en la materio, kio plue signifas sklavecon de materiaj avantaĝoj aŭ ŝajnaj bonaĵoj, dum kontraŭe la alia faktoro kondukas al kompleta liberiĝo el la avido pri tiuj bonaĵoj avantaĝe al amo al la proksimulo, kio kiel jam konate estas la samo kiel la amo al la kunestuloj en la ĉirkaŭaĵo de la individuo. Sed tiel ami sian proksimulon estas ja la samo kiel realigi tiun manifestoformon, kiu estas la senco de la vivo. Sed esti en kontakto kun la senco de la vivo estas la samo kiel esti imuna al ĉia ajn konflikto kun tiu senco. Kaj tiu imuneco estas la absolute sola, kio povas garantii la perfektan aŭ plej altan feliĉon kaj la el tio sekvantan respondan ĝojon pro la ekzistado. Atingi tiun konscistaton aŭ manifestoformon do estas la samo kiel esti unu kun la vivo, kio plue estas la samo kiel esti "unu kun la Patro".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.