Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-20) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
2-a Ĉapitro
Kial la tera homo reprezentas la morton anstataŭ la vivon
Sed en la estuloj malesperiĝoj, malĝojoj kaj suferoj ja estigas inklinon aŭ avidon trovi la kaŭzon de la mizero. Tial iom post iom la teraj homoj utiligas siajn spertojn. Dum la suferoj estigas en la estulo la kapablon distingi inter veraj agrablo kaj malagrablo, kio alivorte signifas, ke ĝi evoluigas la senton kaj mense kaj fizike, do la batalo por la estado estigas la inteligentokapablon en la konscio de la estulo. Kaj kun la evoluo de tiuj du grandaj kapabloj la estulo ne povas eviti, ke en ĝia konscio formiĝas kulturo. La evoluinta sento aperas en formo de kapablo de kompato kaj faras la estulon kapabla senti emon helpi aliajn vivajn estulojn, kiuj estas en mizero, dum la inteligentokapablo faras la estulon kapabla reguligi tiun kompatinklinon, tiel ke ĝi fariĝas logika. Tia harmonie reguligita kunsento kun aliaj vivaj estuloj estas la samo kiel tio, kion ni nomas "amo". Kaj la evoluo de tiu "amo" al ĉiuj vivaj estuloj sekve estas la portempa rezulto de la ĉiutaga tera vivo.
      Sed samtempe kun tiu menciita "amo" evoluas ĉe la estulo ankaŭ ĝia liberiĝo el la materio. Ami sian proksimulon estas en la realo la samo kiel ami la vivon. En la realo ekzistas rilate al la viva estulo nur du eksteraj faktoroj, nome la materio kaj la proksimulo, kiuj plue responde estas la samo kiel la morto kaj la vivo. Ami la materion estas ja la samo kiel pensi pri la materio. Kaj tio, pri kio oni pensas, oni fariĝas, kio signifas, ke tio evoluas en onia konscio. Kiel menciite la materio estas la samo kiel la morto, kaj sekve oni evoluigas la morton en sia konscio, kiam oni amas la materion super ĉiuj aferoj. Kaj ĉu ne estis ĝuste ankaŭ tio, kio estis anoncita al Adam kaj Eva kiel sekvo de "la manĝado el la arbo de sciado"? – Kaj kio alia estas "la manĝado el la arbo de sciado" ol ĝuste superdimensia frandado de materiaj aferoj, materiaj bonaĵoj, same kiel responde superdimensia batalo kontraŭ same materiaj malbonaĵoj? – Ke iom post iom tia estulo havas en sia konscio nur pensojn pri materio, materio kaj senĉese materio, tio fariĝas memkomprenebla afero. Estas eĉ tiel, ke tia estulo fariĝas tiom envolvita en materio, ke pensoj pri la vivo povas nek flori nek evolui. Kaj kiel sekvo de tio ĝi ricevas nur kapablon por sensi materion. Ke tial tia estulo devas kredi, ke ĉio estas materio kaj sekve nur povas konstitui tempon kaj spacon, eĉ ankaŭ ĝin mem, kaj sekve ĉio estas subigita al absolutaj komenciĝo kaj finiĝo, tio ja konfirmas nur, kiel nekomprenebla por ĝi mem estas en la realo ĝia propra alta identeco kiel eterna aŭ senmorta estulo. Ĉar tiel ĝi ne povas observi la veran vivon mem, sed ĉie vidas nur materion, ni vidas ĉi tie, kiel fundamenta estas la kosma aŭ spirita morto de tiu estulo. Ĝi kredas pri si mem, ke ĝi estas nur aro da diversspecaj materioj, kaj la samon ĝi kredas pri "la proksimulo" aŭ pri ĉiuj aliaj estuloj. Ĝi konceptas la vivon ekskluzive kiel vicon aŭ serion da rezultoj de mezuro kaj peso. Senfine ĝi diras pri la viva estulo, ke ĝi estas malbona, bona, malsana, sana, talenta, sentalenta, inteligenta, ĉarma ktp. Sed por la viva estulo ĉiuj tiuj esprimoj estas nur efemeraj aferoj. Ili havas komenciĝon kaj finiĝon kaj sekve estas nur provizoraj aperaĵoj. Sed provizoraj aperaĵoj neniel povas esti tutecanalizoj de eternaj aferoj. Ili povas absolute nur esti analizoj de lokaj fenomenoj aŭ de io tute provizora en la regiono de tiuj eternaj aferoj. Kaj ĉi tie ni estas ĉe la vivrigardo aŭ mondkoncepto de la ordinara tera homo. Ĝi vidas nur lokaĵojn en la mondotuto kaj konceptas ilin kiel la tutecon. Estas tiuj falsaj tutecimpresoj, kiuj formas tiun mondon de iluzioj, kiu estas bazo por ĉia malharmonio kaj la el ĝi sekvanta stato de malĝojo kaj sufero, kiu nuntempe konstituas la ĝeneralan farton de la tera homaro. Ke en tiu malluma kaj trista sfero de la ĝenerala farto oni komencas revi pri sfero, kie tute alie devus esti helaj kaj feliĉaj cirkonstancoj, esti harmonio aŭ vera paco, tio ne estas tiel stranga. La viva estulo ne povas daŭre vivi kaj daŭre kredi, ke la vivo ne ekzistas. Estas ĝuste, ke ĝi sensas ion, kion ĝi nomas "vivaj estuloj", sed ĝi ne sensas la vivon mem en tiuj estuloj. Ĝi vidas nur la materikombinon, el kiu konsistas tia estulo, kaj kiu konstituas ĝian organismon, sed ĉar tiu estas subigita al komenciĝo kaj finiĝo, estas efemera, ĝi kredas pri tiu viva estulo, ke ĝi estas nur kreita afero, kaj per tio ĝi dokumentas sian propran nescion pri la reala vivo. Sed regiono, kiun la estulo ne konas aŭ kies ekziston ĝi ne konas, povas ja en ĝia konscio reprezenti nur "la morton". Kaj tiel okazas, ke la tera homo, kiu reprezentas la morton anstataŭ la vivon, estas la Adam kaj Eva senvivigitaj per "la manĝado el la arbo de sciado".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.