Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
20-a Ĉapitro
La travivado de la viva estulo pri la plej alta suvereneco, senmorteco, kaj kiel identa kun la bildo de Dio trans tempo kaj spaco en tuta eterneco
Kaj kun tiu vivoformo komenciĝas tute nova estado.
De la stato kiel besto, kiu povas konservi sian vivon nur pere de mortigado aŭ korpodifektado al sia proksimulo kaj sekve povas konservi sian vivon ekskluzive pere de la kadavroj de la ĉirkaŭaĵo, oni fariĝas estulo, kiu konservas sian estadon ekskluzive per donado de vivo, kio alivorte signifas: elradiadon de amo al ĉio kaj ĉiuj kaj per tio akceli, stimuli aŭ inspiri al la plej alta ĝojo de siaj ĉirkaŭuloj pro la ekzistado.
Sed per tio onia principo de manifestado ja fariĝas komplete analoga aŭ identa kun la principo de la suno mem.
La sunprincipo estas ja la plej alta principo de fizika energidisvolvo, kiu entute ekzistas.
Estas nome tiu, kiu estas la fundamento por la kreado de la tuta tero aŭ ĝia formiĝo al tiu rava planedo, kiu ĝi iom post iom fariĝis tra siaj diversaj milionjaraj evoluepokoj.
Tiel la sunprincipo kaŭzis, ke nuntempe la tero aperas kiel perfekta "paradiza ĝardeno" kun ĉiaj eblaj kondiĉoj por per siaj belaj kampoj kaj arbaroj, oceanoj kaj ĉielo, kaj ĝi povos doni al la homaro abundan sferon akcelantan vivemon kaj ĝojon, kiam tiu homaro estos finmortiginta aŭ alimaniere finsabotinta sian kapablon transpreni tiun dian sferon en kontakto kun la volo de la Providenco, kaj per tio montriĝas fakto, ke la sunprincipo estas la plej dia principo de energidisvolvo, kiu ekzistas.
Sed, kiam ĝi tiel estas la plej perfekta formo de energidisvolvo aŭ la plej perfekta kreometodo, kiu ekzistas, do samtempe ĝi estas la plej perfekta modelo aŭ la plej bona dia modelo por la evoluo de nia propra energidisvolvo aŭ la volgvidado aŭ manifestado subigita al nia propra mio.
La suno, tiu dia plej alta lum- kaj varmofonto kaj la kaŭzo de ĉia tera ravaĵo kaj paradiza vivebleco, brilas, varmigas kaj lumas por la tiel nomata malbonulo kiel ankaŭ por la tiel nomata bonulo.
En neniu ajn okazo ĝi elradias ian ajn formon de mallumo, ĝi eĉ ne povas krei la plej etan formon de ombro en aŭ sur io ajn.
La suno estas lumo kaj varmo kaj povas esti nur lumo kaj varmo.
La ombroj aŭ la mallumo ne devenas de la suno, sed povas deveni nur de malhelaj aferoj, kio signifas aferojn kiuj estas malhelpo por la lumo kaj forto de la suno.
Ĉie, kie troviĝas mallumo, ne estas la suno, sed kontraŭe tute aliaj aferoj, kiuj ĵetas fortan ombron kaj envolvas pli aŭ malpli grandan parton de sia ĉirkaŭaĵo en mallumo.
Tiuj aferoj forbaras la lumon kaj varmon de la suno kaj sekve malhelpas per siaj ombroj la aliron de aliaj estuloj al la vivofonto.
Sur sia vivovojo tra la mondospaco ili ĵetas post si mallumon, nokton, malvarmon kaj morton.
Kie la lumo de la suno forbariĝas, tie prosperas nur blindeco, ŝlimo kaj veneno, ŝimo, mucideco kaj senkoloreco.
Kie kontraŭe aperas la lumo de la suno, tie fariĝas elrigardo, perspektivo kaj koloro, ridetado, ĝojo kaj vivemo.
Kie troviĝas pli granda esprimo de moralo ol tiu, kiun ni trovis en la steloj? –
Ĉu ne tra la lumo de la suno Dio diras al ni la samajn grandajn verojn kiel tiujn, kiujn tra jarmiloj li rakontis al la homaro pere de la profetoj, la grandaj saĝuloj aŭ la mondliberigantoj? –
Kion signifas tio, ke libroj pereas, ke religioj malnoviĝas, ke materiismo estiĝas, ke floras naivaj kaj neperfektaj homaj ideoj, kiam en dia majesto de la malhela nokta ĉielo la eterna Patro eterne malkaŝas sian volon en formo de la lumo de la suno kaj esprimas la strukturon de sia propra bildo kaj per tio sian vivoformon, sian moralon, sian vidon je vivo kaj estado, sian karesadon de la malbonuloj kiel ankaŭ de la bonuloj, sian primontron de tio, kio donas vivon kaj kio donas morton kaj sekve faras la ĉielon sia viva vorto?
Tra la fajro de la suno Dio diskonigas sian planon por la viva estulo.
En la radioj de la suno la eterna Patro esprimas sian aman mesaĝon al sia "perdita filo" aŭ al ĉiuj animoj en la mallumo tiel:
"Vidu, mi estas la releviĝo kaj la vivo, ĉiu, kiu praktikas mian vivoprincipon, devas ekvidi sian propran senmortecon kaj transvivi la tempon kaj la spacon kaj vidi, ke ĉio estas tre bona. Li estas mia vera bildo kaj estas unu kun mi en sia vivovojo trans la tero, trans la homaro, tra la universo. Li ripozas en mi kaj mi en li. Per tio li fariĝis la vojo, la vero kaj la vivo. Li fariĝis unu kun la eterneco, la ĉiopovo kaj la amo." |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
