Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-20) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
3-a Ĉapitro
Per tiu juĝo, kion oni juĝas al aliaj, oni juĝas sin mem
Sed kiamaniere okazas, ke la viva estulo, kiu do estas eterna kaj sekve senmorta estulo, tute foriĝas de si mem, tute foriĝas de la reala vivo, eĉ tiel longe, ke ĝi kredas sin identa kun la materio kaj per tio kun la morto?
      Kiam la viva estulo foriĝis tiel longe de la vivo, ke en la realo ĝi kredas sin unu kun la materio, kredas, ke iam ĝi ne ekzistis kaj same kredas, ke iam ĝi ĉesos ekzisti, do la kaŭzo estas ekskluzive aranĝo en la dia mondplano. Tiu stato de la estulo estas ekskluzive plenumo de eternaj leĝoj, sur kiuj la tuta universo aŭ mondotuto baziĝas. Tial la stato de ĉiu viva estulo estas hodiaŭ precize, kiel ĝi devas esti por povi pluevolui antaŭen al plenumo de tiu fina dia intenco, kiu estas ĝia antaŭdestinita celo. Riproĉi al la viva estulo, ke ĝuste hodiaŭ ĝi estas tia aŭ tia, estas manifestmaniero, kiun povas praktiki nur estulo, kiu ankoraŭ nenion scias pri la vera vivo. Tia manifestado estas ĝuste "la mortomarko de la senviva estulo". Estas tiu "senviva" estulo, kiu juĝas sian proksimulon "senviva" estulo kaj sekve faras tiujn eternajn vortojn iĝi vero, kiu esprimas, ke oni mem estu juĝata per tiu juĝo, kiun ni aplikas al aliaj. Neniuj nome povas juĝi aliajn al iu alia vivo ol tiu, kiun ili mem reprezentas. Se iu diras pri alia homo, ke ĝi estas malbonulo, ĝi malkaŝas sin mem malbonulo, ĉar laŭ absoluta kompreno neniu estulo povas esti malbonulo, kiu alivorte estas bandito – malbona homo. Ĉiu homo, same kiel ĉiu alia viva estulo, reprezentas hodiaŭ la pinton de sia evoluo kaj troviĝas sur konforma evoluŝtupo. Tial ĝi povas esprimi aŭ manifesti sin nur tra tiuj specialaj kapabloj kaj talentoj, kiuj estas karakterizaj por la koncerna evoluŝtupo. Oni ne povas postuli, ke estulo manifestu sin tra kapabloj kaj talentoj apartenantaj al pli alta ŝtupo, kiun ĝi ankoraŭ ne atingis. Tial ĉiu, kiu prezentas tian postulon kaj riproĉas, se ĝi ne plenumiĝas, mem estas karakterizebla kiel malbonulo. Ĉiuj estuloj, kiuj riproĉas kaj malice juĝas la konduton de aliaj homoj malkaŝas precize sin mem kiel tion, pro kio ili juĝas aliajn. Ĉiuj juĝoj, ĉia malica kritiko kaj riproĉo povas esti nur rezulto de la spirita aŭ anima neperfekteco de la kritikanto mem. Nur anime neperfekta estulo povas manifesti malican riproĉon aŭ kritikon kontraŭ sia proksimulo kaj juĝi ĝin kiel anime neperfektan estulon, kaj sekve laŭ kosma rigardo ĝi malkaŝas ekskluzive sian propran animan neperfektecon. Per sia juĝo al aliaj la estulo sekve juĝas sin mem.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.