Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
4-a Ĉapitro
La mensa liberiĝo kaj la perfekta amkapablo
Tiel la viva estulo estas komplete ligita en sia propra imago pri la vivo.
Ĝi juĝas ĉion surbaze de tiu imago.
Sed ĉar tiu imago povas esti falsa, esti malvera, same kiel ĝi povas esti vera, povas esti esprimo de la reala analizo de la vivo, do dependas plene de tiu imago de la individuo, ĉu ĝi estas en kontakto kun la vivo, kun la realo, aŭ ĉu ĝi estas animita de malvero, animita de tute eraraj imagoj pri la vivo kaj sekve ankaŭ pri ĝia propra reala senmorta identeco.
Se ĝia imago pri la vivo estas absolute ĝusta aŭ centprocente en kontakto kun la realo, kun la vero, kaj tiu kontakto sekve fariĝis la fundamento de ĝia vivo, do ĝi sentadas ĉiujn realajn animajn aŭ spiritajn bonaĵojn kaj agrablaĵojn de la vivo, kiel ekz. liberiĝon de ĉia malĝojo, ĉagreno, vivapatio, venĝemo aŭ sento de kolero al la proksimulo, panenvio, interbatalo aŭ batalo por la ĉiutaga pano.
En tiu situacio ĝi estas tute liberigita de la tielnomata "malbeno", kiu kondiĉis, ke Adam devas "manĝadi sian panon en la ŝvito de sia vizaĝo".
La estulo sekve ne plu sentas iun ajn avidon pri ia posedrajto.
Ĝi nome sentas la plej altan feliĉon, la plej altan ĝojon donante plene sian vivon por la proksimulo.
Kaj pli granda plenumo de la diaj leĝoj ne ekzistas.
Ĉu ne estas ĝuste dirite de la mondliberiganto, ke "neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu donus sian vivon por siaj amikoj"? –
Ĉu ne estas la samo, kio konfirmiĝis de la sama granda "filo de homo", kie li diras: "... Vi devas ami vian proksimulon kiel vin mem" kaj aldonas, ke tio estas la plenumo de la tuta leĝo kaj la profetaĵoj.
Kaj ĉu ne en la biblia transdonaĵo ni plue informiĝis, kion Dio aŭ la Providenco mem opiniis pri tiu ampraktikanta kaj predikanta estulo per la vortoj: "Ĉi tiu estas mia filo, la amata, en kiu mi havas plezuron"? –
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
