Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
5-a Ĉapitro
Estuloj, kiuj parolas kun Dio, kaj en kiuj tiu sentas agrablon
Tiel Dio do diskonigas sian kontentecon kaj ĝojon pro estulo, kiu amas sian proksimulon.
Sed Dio estas ja la Providenco, la Providenco estas la naturo, kaj la naturo estas la fundamentaj fortoj de la vivo aŭ la ĉiutaga ĉirkaŭaĵo de la estulo.
Ami sian proksimulon sekve signifas, ke per tiu amo oni metas tiujn fortojn en iun por oni mem plej altgrade favora vibrado aŭ moviĝo, kiu fine igas Dion, kiu alivorte estas la ĉirkaŭaĵo, malkaŝi la dian aŭtentecon de onia propra reala difila identeco en la menciitaj altaj vortoj: "Ĉi tiu estas mia filo, la amata, en kiu mi havas plezuron".
Ĉu povas okazi al la viva estulo pli alta, pli bela kaj pli perfekta travivaĵo? –
Ĉu ĝi ne estas la plej granda iniciĝo, kiu povas okazi al la viva estulo, ke la naturo, ke la ĉirkaŭaĵo, ke la ĉiutaga vivo fundamente formas sin kiel dian voĉon, kiu laŭ ĉiuj manieroj diras al la sama estulo, ke ĝi estas amata difilo, reĝo de spirito, de saĝo aŭ la sankta spirito? –
Ĉu ne dum jarcentoj milionoj da homoj rekonis, ke "Jesuo Kristo estas sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro".
Estas eĉ tiel, ke ĉe tiu, kiu perfidis lin ni sentetas la dian laŭdadon.
Kial alie li prenis sian propran vivon? –
Ĉu ne same ni vidas, ke dum jarcentoj milionoj da homoj laŭdadis Budho kiel ĉielan aŭ superteran estulon, kio alivorte signifas estulon, en kiu Dio sentas agrablon? –
Kaj ĉu ne sammaniere ekzistas hodiaŭ milionoj da homoj, kiuj vivas en admirado kaj kultado de Mahometo kiel filo de la ĉielo? –
Kio estas tio, kion ni ĉi tie vidas aŭ travivas? –
Ĉu la laŭdado aŭ rekono de estuloj kiel diaj, kiel perfektaj, kiel faras tiuj milionoj da homoj, ne estas la voĉo de Dio? –
Kiel alie Dio devus diskonigi aŭ informi, ke tiu aŭ alia estulo estas "amata filo, en kiu li sentas agrablon"? –
Ĉu oni ne kredas, ke necese estas io en la menso kaj konduto de tiuj menciitaj estuloj, kio plaĉis al la homoj kaj estis el tia rava grandiozo, ke la homoj surgenuiĝis aŭ klinis sin al la tero pro tiu io ĉe tiuj estuloj? –
Kaj ĉu tiu io ne estis ĝuste la amo al la proksimulo? –
Kaj ĉu tiu amo al la proksimulo ne plue estas la samo kiel rezulto de plene supera mensa suvereneco ĉe tiuj estuloj? –
Iliaj manifestaĵoj ne estis ripetado, kopiado aŭ imitado de aliaj antaŭaj aŭ samtempaj estuloj.
Ilia tuta apero, iliaj scio kaj ordonoj, konsiloj kaj instrukciado estis absolute memstaraj kaj sekve suverena aŭ reĝa laŭ la plej profunda laŭlitera kompreno.
Tiuj estuloj estis konsciaj "difiloj" laŭ pura formo.
Ne estis aliaj super ili ol Dio.
Sekve ili parolis rekte kun Dio kaj surbaze de Dio.
Kaj en kontakto kun tio ili oferis sian vivon por la tera homaro.
Pli granda disvolvo de amo ne estas manifestebla.
Ili oferis sin plene por sia proksimulo.
En tiu okazo la tera homaro estis tiu proksimulo.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
