Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
6-a Ĉapitro
Tio, kion la amo al la proksimulo donas al siaj praktikantoj
Sed kvankam unuavice por Jesuo de Nazareto tio signifis krucumon, la fundamenta rerespondo de la tera homaro al tiu amo al la proksimulo fare de la mondliberigantoj fariĝis la plej granda omaĝo, laŭdado kaj sindono, kiu entute iam estis manifestita sur la tero.
Dezirante vidi, kion la amo al la proksimulo donas al sia praktikanto, oni bezonas nur studi la teran vivovojon de tiuj tri grandaj mondliberigantoj, kaj ĉi tie oni ricevas la plej neskueblan brilan pruvon pri tio, kion vivo en amo al la proksimulo finfine donas al sia praktikanto.
Ĉu ne ĉiu por si la vivo en la tera sfero de tiuj tri grandaj sanktaj estuloj estas fabelo tiel granda, dia kaj ĉiosuperbrila, ke ĝi neniel estas superigebla de io ajn.
Ĝi do konstituas la plej altan formon de travivado de vivo, estas ja la kulmino mem de la vivo.
Jesuo naskiĝis en stalo de fizike malriĉaj kaj nerimarkeblaj gepatroj, eĉ ekster geedzeco, li estis metita en kripon kaj entute apartenis al la plej malalta sociala tavolo de la socio, li fariĝis metiisto, rilatis al "pekuloj kaj doganistoj" kaj al aliaj el la estuloj ignorataj de la granduloj de la socio, malriĉaj fiŝkaptistoj, la amoristino Maria Magdalene.
Li entute estis konsiderata kiel persono, kun kiu oni povas rilati nur plej sekrete, kiam oni apartenas al la edukita aŭ intelekta klaso de la socio kiel ekzemple Nikodemo.
Ek de tiu stato Jesuo, kiun la regantaj aŭ pli bonstataj rondoj de la socio konsideris aĉa persono, kreskis por fariĝi rekonita kaj kultata kiel ia dio fare de milionoj da homoj tra jarcentoj.
Tiuj aregoj de kultantoj havas en siaj vicoj reĝojn kaj imperiestrojn kiel ankaŭ ordinarajn civitanojn, riĉajn kaj malriĉajn.
Ĉu oni povas imagi pli brilan fabelon? –
Kiel tia devus esti manifestata por esti pli granda?
Se ni rigardas la teran vivon de la mondliberiganto Budho, ni vidas respondan dian fabelon, sed nur en kelkaj aliaj nuancoj aŭ koloroj. Ĉi tie ni vidas teran reĝofilon, naskitan en riĉaj kaj multekostaj ĉirkaŭaĵoj tiel longe for de malriĉeco kiel entute eblas, sed tamen tiom animita de ĉiorega amo al la proksimulo, ke por la juna reĝofilo tiu amo fariĝis tute nekonformigebla kun liaj reĝaj privilegioj aŭ favorata aliro al ĉiuj socibonaĵoj en lando aŭ mondo, kie miloj kaj miloj da estuloj pene vivis sian vivon en grandaj sklaveco, malriĉo kaj mizero, tiel ke finfine li rezignis je ĉiuj tiuj bonaĵoj por povi esti inter la suferantaj kaj malĝojaj, la senhelpaj kaj perditaj kaj por per siaj cerbo kaj koro esti ilia helpo en la mizero, esti ilia spirita lumo en la mallumo. Kaj kiel okazis por tiu estulo? – Ĉu ne ankaŭ ĉi tie ni vidas, kiel la fabelo levas tiun teran reĝofilon, kiu rezignis je siaj reĝaj privilegioj, sia reĝa titolo, sia privata vivo, siaj palacoj kaj riĉaĵoj, levas lin al nova reĝodigno kiel spirita reganto super regno, kiu nuntempe nombras ĉirkaŭ 500 milionojn da animoj, regantoj kaj civitanoj, riĉaj kaj malriĉaj, kaj de tiu grandioza arego li estas honorata, laŭdata kaj kultata kiel ia dio. Ĉu la fabelo ĉi tie povas esti pli granda? Rilate al Mahometo, ĉu ne estas la sama dia fabelo, kiun ni renkontas ĉi tie, sed same kiel la aliaj du aperanta en sia propra speciala variaĵo aŭ nuanciĝo. Ĉu ne same ankaŭ li pro sia konscisinteno al Dio kaj tra ĝi al la zorgo pri la feliĉo de siaj kunhomoj fariĝis nuntempe reĝo de la spirito, laŭdata, kultata kaj admirata de milionaro, por kiu lia speciala intuicio kaj koncepto estis la vojo al la lumo kaj sekve al pli alta formo de travivado de la vivo? La amo al la proksimulo estis la neskuebla fundamento por la vivo de tiuj estuloj, kaj tial ni havas en la historio, vivo kaj sorto de tiuj estuloj la plej fundamentajn kaj sekve la plej nerefuteblajn pruvojn pri tio, ke amo al la proksimulo estas tiu absoluta manifestoformo, kiu kondukas sian praktikanton al la plej alta formo de travivado de la vivo aŭ la plej dia fabelo, kiu entute estas manifestebla kiel vera reala fakto. Konduto de totala amo al la proksimulo do donis al la mondliberigantoj plenan mensan suverenecon, kio signifas totalan konscian memstarecon kaj la el ĝi sekvantan spiritan kaj fizikan liberecon kaj sendependecon plus omaĝon, laŭdadon kaj kultadon aŭ amon de tuta mondo tra jarmiloj. Kiuj aliaj konscimanifestaĵoj aŭ formoj de konduto povas elmontri, ke ili donis al siaj originoj kaj praktikantoj tiel brilan rezulton? |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
