Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-20) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
7-a Ĉapitro
Kiam potenco, torturo, morto kaj subpremo estas praktikataj anstataŭ amo al la proksimulo
Estas ĝuste, ke ekzistis homoj, kiuj per aliaj kaj de la amo al la proksimulo deviaj formoj de manifestaĵoj, kio pli aŭ malpli signifas malamajn kaj sekve militemajn, ravis la homojn kaj igis ilin kulti sin, sed kie estas nuntempe la reganteco de tiuj estuloj? – Ĉu ne la historio de ĉiuj personoj de la pasinteco paliĝis kompare kun tiu de la mondliberigantoj? – Kion signifas bela reĝa mantelo kaj krono kaj sceptro kaj la omaĝo de iu granda popolo, kiam tiu tuta ravo estas konservebla – ne per amo al la proksimulo – sed per brutala potenco aŭ subpremo, pere de soldatoj, mortigiloj, malliberejoj, torturo kaj mortpuno? – Kiu el la estintaj grandaj neinicitaj faraonoj, reĝoj aŭ imperiestroj aŭ aliaj neinicitaj grandaj povis postlasi tian aŭtoritatecon, ke ili povis daŭre regi homojn kaj regnon tiel, ke dum jarmiloj ĝi kreskis kaj kreskis sammaniere kiel la regnoj de la mondliberigantoj?
      Ĉu la regno de la mondliberigantoj ne estas la plej granda reĝoregno en la nuna tempo, kaj tamen pasis jarmiloj post la tempo, kiam tiuj regantoj forlasis la fizikan sferon. Kiu materia reĝo, kies potenco estas bazita sur armiloj, sur soldatoj kaj mortigiloj, povas elmontri ion nur parte similan? – Ĉu ili ne ĉiuj iris la vojon de ĉiu karno?
      Nur kelkaj tombaj monumentoj, kelkaj pli aŭ malpli forviŝitaj hieroglifoj plus sunsekigitaj kaj vetermorditaj ruinaĵoj en la dezerta sablo nuntempe rakontas pri la granda nestabileco aŭ efemero de tiuj estuloj kaj iliaj regnoj. Ilia brilo estis iluzio. Ĝi ne estis suna lumo, kiu brilis sur justaj kaj maljustaj. Kontraŭe ilia domina potenco sur la terhoma mensa ĉielo estis malhelaj nuboj, kiuj mallumigis la sunon kaj kovris ĉion per veteraĉo, fulmo kaj tondro por post tio senspure malaperi. Hodiaŭ ili estas for same kiel la nuboj, kiuj transflugis la ĉielon hieraŭ.
      Ĉi tie ni vidas sur la terhoma mensa ĉielo, kiel la grandaj reĝoj kaj iliaj regnoj, kiuj estas bazitaj sur amo al la proksimulo, estas daŭra suna lumo, kiu daŭre brilas kaj lumas sur justajn kaj maljustajn kaj laŭ sama grado restas, dum ĉiuj reĝoj kaj regnoj, kiuj estas bazitaj sur potenco, mortigado kaj korpodifektado, same kiel nuboj de veteraĉo ne havas en si ion daŭran aŭ nepereeman. Ili forŝovas kaj detruas ĉian mensan liberecon kaj sekve mem detruiĝos. Tiel la ruinoj en la dezerta sablo montras, ke la grandaj subpremantoj semis morton kaj pereon kaj sekve same neskueble devis rikolti morton kaj pereon. Kaj ĉu ne ĝuste antaŭ nelonge ni vidis la saman dramon ludatan antaŭ niaj nunaj fizikaj okuloj? – Ĉu ni ne vidis personojn, kiuj flamigis preskaŭ la duonon de la mondo al fanatika kultado de ili mem kaj de iliaj metodoj kaj principoj, kiuj en pura formo kaj pere de perforto, potenco, teroro kun la por tio aranĝitaj torturiloj, gaskameroj kaj pafiloj ktp. estis subpremado en pura formo kaj ekstermado de alie pensantaj. Iliaj regnoj fariĝis popoloj el sklavoj kaj sklavpelantoj, fariĝis ĉioampleksa malliberejo, en kiu ĉia terhoma individueco kaj memstareco devis ruiniĝi aŭ ekstermiĝi. Pli granda kontrasto al la amo al la proksimulo ne estas montrebla, manifestebla aŭ atingebla. Kaj kia fariĝis la rikolto? – Kie ili estas hodiaŭ, tiuj individuoj avidantaj la mondregantecon, kiuj en sia propra sinkultado erarvagis en la malsaĝecon kredi, ke ili povas krei feliĉan mondon, povas rikolti ĝojon kaj benon semante morton kaj pereon, brutalecon, korpodifektadon, torturon kaj forigadon de ĉio, kio estis al ili kontraŭa. Ili kredis povi rikolti liberecon kaj memstarecon por si mem kaj por siaj amikoj ligante kaj katenante aliajn homojn. Ili ne komprenis, ke per tio ili envolvis sin mem en volvaĵon de karmo, kiu faros kaj ilin mem kaj iliajn popolojn la plej mizeraj, la plej ligitaj kaj katenitaj, la plej korpodifektitaj kaj torturitaj homoj en la mondo. Ja eĉ ne la vivo en mizera kaj obskura karcero estis donita al la antaŭe tiel impetantaj kaj aljubilataj mondaj mastroj. Terurigita unu fuĝis de tiu mondo, kies mastro li preskaŭ kredis esti aŭ fariĝi, dum alia estis atingita de tiu morto, kiu en multege da okazoj li donis al sia proksimulo. Kaj kio por la servantoj kaj la helpantoj? – Ĉu ne poste iliaj juĝistoj kondukis ilin al la militkrimula ekzekutejo, dum malsatanta kaj frostanta, ĉifona kaj nuda la cetera popolo lamiris ĉirkaŭe en ruinamasoj de iliaj antaŭe tiel fieraj urboj, palacoj, reĝokasteloj, preĝejoj kaj katedraloj, universitatoj kaj aliaj instruejoj, akre garditaj, malliberigitaj kaj ligitaj de tiuj popoloj, kiujn ili mem intencis kateni?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.