Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-20) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kosma konscio   

 

 
8-a Ĉapitro
La kulmino de la tera homaro en materiisma scio, kaj la el tio sekvanta kosma morto
Kio estas tio, kion la vivo, la naturo aŭ Dio ĉi tie mem malkaŝas aŭ diras al la homoj? – Ĉu ne estas realisma averta serioza parolo al ĉiuj, kiuj hodiaŭ havas la samajn aŭ parencajn egoismajn revojn? – Ke eble tiuj revoj pli aŭ malpli estas nekonsciaj, ĉar en tro fekunda egoismo kaj sinkultado la koncernaj estuloj sugestiis sin mem por kredi, ke tiu ilia tuta naturo, tiu ilia inklino al subpremo al la proksimulo, al aliaj homoj kaj ŝtatoj estas – idealismo, estas "savo de la mondo", estas la vojo al la absoluta paco, tio ne ŝanĝas la ĉiondetruan kaj ruinarkrean potencon de tiuj revoj. Neeviteble ili kaŭzos malĝojon, malsanon kaj mortodoloron kaj al ilia farinto kiel al ties adeptoj kaj helpantoj. Ĉu oni ne kredas, ke tiuj, kiuj ekstermas per atombomboj, ankaŭ mem ekstermiĝos per atomaj bomboj? – Ĉu ne en ĉi tiu monstro ni havas antaŭ ni precize la principon de glavo en mil- aŭ milionopa grandiĝo? – Ĉu oni kredas, ke oni povas eviti la leĝon de amo al la proksimulo farante "la glavon" pli efika? – Ĉu oni kredas, ke la atombomba tondrego kaj inferaj flamoj sur la ĉielo super detruitaj popolamasoj kaj kulturaĵoj de iu urbo estas interpretebla kiel laŭdado al ĝia farinto fare de Dio? – Ĉu en tiu infera manifestaĵo troviĝas io, kio esprimas pri ĝia farinto: "Ĉi tiu estas mia filo, la amata, en kiu mi havas plezuron"? – Ĉu ne la atombombaj flamantaj polvonuboj super Hiroŝimo kaj Nagasako estis kulmino de la plenumo de la dia promeso pri tio, ke tiu, kiu manĝas el la arbo de sciado, devas "morti la morton"? – Kie estas la saĝo en ĉi tiu "infero", kiu envolvis la du urbojn kaj eble ankoraŭ nevideble furiozas sur iliaj ruinejoj aŭ postlasitaj terenoj? – Ĉu ne precize estis kompleta manko de saĝo, kiu kondukis la du urbojn al pereo? – Kaj ĉu ne estis la sama kompleta manko de saĝo kaj la el tio sekvanta sklavligita menso, kiu kreis la malsaĝan aŭdacon utiligi la atoman forton kontraŭ la vivo mem kaj ĝiaj kulturbonaĵoj? – Ĉu tio ne estas la plej alta formo de primitiveco aŭ kompleta nescio pri la plej interna naturo de la vivo mem samtempe kun fabela, ja eĉ superdimensia scio pri materia energio? – La tera homo tiom troglutis de la fruktoj de la arbo de sciado, ke ĝi nun ne plu estas inter "la vere vivantaj". Kaj tial ĝi ne povas vidi la veran vivon, la reale vivantan. Ĝi vidas nur energion, energion kaj denove energion, kiu plue estas la samo kiel materio. Ĝi kredas, ke ĝi mem estas materio. Ĝi kredas, ke la proksimulo estas materio. Ĝi kredas, ke la universo aŭ la mondotuto estas sole nur materio. Ke malantaŭ la materio devus ekzisti io alia kaj plia, kio ekzemple ekzistus kiel ties mastro, tion ĝi ne povas vidi. Kaj estas tiu totala anima aŭ kosma blindeco aŭ sensmalriĉeco, kio estas la samo kiel la vera aŭ la reala morto.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.