Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
9-a Ĉapitro
La ordinara morto ne havas ion komunan kun la reala morto, sed kontraŭe estas fenomeno, kiu malkaŝas la nepereemon de la vivo
La morto sekve ne estas, kiel kredas milionoj da homoj, tio, ke oni perdas sian fizikan korpon.
Kontraŭe.
Neniel tio havas ion komunan kun la reala morto.
La reala morto povas ekzisti nur kiel perdo de scio kaj la el tio sekvanta perdo de intelekta kapablo.
Sed, ĉar estulo perdas sian fizikan korpon, ĝi ja ne perdas sian scion aŭ sian intelektan kapablon, kvankam provizore ĝi estas haltigita en sia fizika povado.
Tial la reala morto povas esti nur situacio, en kiu degeneras la kosmaj spiritaj kapabloj de la estulo, kaj en kiu la el tio sekvanta manko de kapablo por kompreni regas la individuon.
Nur la kulmino mem de tiu perdo de spiritaj kapabloj aŭ intelekteco povas esprimi la absolutan morton.
Ĉiuj aliaj ekzistantaj formoj de perdo de sensoj kaj spiritaj kapabloj estas nur tute provizoraj lezoj, ŝiroj aŭ vundoj faritaj en la batalo por la ekzistado, kaj kies saniĝo tra la vivoj estas absolute neevitebla kaj sekve nur demando de tempo.
En la ĉiutaga vivo ni do havas du specojn de perdo de konscio, nome unuflanke la provizoran aŭ akutan perdon estigitan en la batalo por la ekzistado, kaj aliflanke la kronikan perdon de konscio, kiu aperas en formo de la kapablodegenero, kio ĉi tie signifas perdon de spiritaj kapabloj, kiu ne estiĝis laŭ nenatura maniero per korpodifektado, malzorgo de la organoj aŭ alimaniera malobeo al la vivoleĝoj. La unua formo de perdo de konscio aŭ kapabloj estas plejparte karakterizebla kiel tiu uzdifektiĝo de la organoj, nervoj kaj sekve de la sensoj, kiun necesigas la ĉiutaga sinkonserva instinkto aŭ batalo por la ekzistado. Difektiĝo de okuloj, oreloj, brakoj kaj gamboj kiel ankaŭ de internaj organoj kiel stomako, intestoj, pulmoj, koro kaj cerbo ktp., ja tute ĝis la tiel nomata morto aŭ de tempo al tempo kompleta difektiĝo de la tuta fizika organismo, ke ĝi ne plu estas konservebla de la mio, do estas nur provizoraj naturaj difektaĵoj, kiujn neeviteble sekvigas vivo en la zono de la mortiga principo aŭ la hejmloko de la milito por tiuj rimedoj, kiujn la mio devas apliki en tiu batalo por la ekzistado. Kaj ĉar la fizika organismo de la viva estulo estas ekskluzive tia rimedo, la mio neniel povas eviti influon al tiu rimedo fare de la materioj, fortoj kaj energiformoj, kiujn ĝi klopodas ĵongli pere de tiuj rimedoj. Sed en formo de la reenkarniĝo ĝi havas kapablon konstrui novajn korpojn laŭ eluzo de la malnovaj, kaj sekve neniu leziĝo, uzdifektiĝo aŭ kompleta pereo de la fizika organismo de la estulo povas fariĝi io alia ol certa provizora surfaca fenomeno, kiun ĝi relative rapide anstataŭigas per konstruo aŭ riparo de tute nova korpo aŭ nova organismo, kaj tiel daŭre. Ĉi tie montriĝas fakto por la evoluinta esploranto, ke tio ne havas ion komunan kun la morto, sed kontraŭe plej altgrade malkaŝas la nepereemon de la vivo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
