Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kosma konscio |
Kosma konscio
1-a Ĉapitro
Kosma konscio kaj la kreado de la lumo fare de Dio
Antaŭ preskaŭ du mil jaroj sonis la promeso de la anĝeloj pri "paco sur la tero".
Sed paco sur la tero ne estas simpla afero.
Ĝi ne estas mirakle kreebla en la daŭro de momento sed postulas jarmilojn, eĉ milionojn da jaroj fariĝi tiu totala dia beno, por kiu ĝi en si mem estas destinita en la dia mondaranĝo.
La vera "paco" nome estas la samo kiel "kosma konscio".
Kio do estas "kosma konscio"? – "Kosma konscio" estas la samo kiel la rezulto de renkontiĝo kun kaj kunfandiĝo de iu en la individuo enestanta altira forto direktita al la ekstera naturo kaj ĉirkaŭaĵo kaj de iu el tiu naturo reefika forto, kiu superombras la individuon. En la Biblio tiuj en la individuo kaj en la naturo enestantaj reciproke altiraj fortoj estas esprimitaj kiel la ordono de la Providenco aŭ Dio: "Estu lumo". Sekve tiu lumo estis la plej unua stadio de la kreado kaj tial ne povis esti la suno, la luno, la steloj aŭ aliaj formoj de lumo, ĉar la Biblio mencias tiujn aferojn kiel rezulton de la tria tago de la kreado. Ĝi devas tial esti esprimo de io tute alia ol tio, kion ni cetere kutimas kompreni sub ĉi tiu nocio. Ĉar ĝi estis la unua, kiu estis kreita aŭ elvokita, ĝi sekve ekzistis antaŭ ĉio alia. Ĝi "brilis" jam en la tempo, kiam ne ekzistis astroj aŭ planedoj, nek homoj, bestoj aŭ plantoj. Ekzistanta antaŭ ĉio alia, ĝi povis esti nur tio, kio ĉiam ekzistas antaŭ la manifestado kaj spertado de la viva estulo, nome la inklino, la avido kaj la volo. Sen tiuj ĉi faktoroj ĉia formo de kreado estas ja laŭ kosma vidpunkto maleblaĵo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
