Stjernesymbol i menu


Simbolo 19
Tra la mallumo de la iniciĝo (infero aŭ Ragnaroko)

Simboloj de Martinus 

6
11
19
23
26

Resumo de klarigo pri simbolo 19 - Tra la mallumo de la iniciĝo (infero aŭ Ragnaroko)

La simbolo simbolas la kulminon de la mallumo. Per kosmaj analizoj ni povas ekvideti la solvon de la mistero pri la mallumo kaj la tiel nomata “malbono”. La mallumo estas efektive dia stadio en la granda iniciĝo en la konscio de Dio, kiun ĉiuj homoj sur la tero travivu. Sen ĉi tiu stadio estus la kreado de Dio de la homo laŭ sia bildo absolute malebla. Tio okazas sole nur per tio, ke Dio igas sian filon, la eternan vivan estulon, sperti tiun totalan mallumon, por tiel igi lin geniulo de la scio pri “la malbono” kaj “la bono” en la vivo. La travivadon de “la malbono” kaŭzas manko de kosma scio kaj amo al la proksimulo. Kio gvidas en la kulmino de la mallumo tio estas la mortiga principo. Ĉi tiu principo konserviĝas per la travivado de malamikeco kaj la kredo je tio, ke troviĝas maljusteco. Kosme vidate neniu povas fari aŭ suferi maljuston.

Centraj detaloj en la simbolo:

  • La oranĝkoloraj kampoj plej malsupre, apartigitaj per flavaj kampoj, simbolas vicon da enkarniĝoj de la estulo.
  • La triangulo kaj la koro estas esprimo de la mio kaj la organismo de la estulo.
  • La larĝa oranĝkolora arko maldekstre simbolas revenantan sortoarkon, kiu estas efiko de malbona aŭ malluma ago, kiun la estulo faris al sia proksimulo.
  • La persono, la naturo aŭ la ilo, kiu aktivigas la revenantan malluman sortoarkon, estas perceptebla kiel malamiko aŭ maljusteco. Ĉi tio simboliĝas per la sabro maldekstre. Tiel longe la estulo ne komprenas, ke ĝi mem estas origino aŭ prakaŭzo al sia sorto, ĝi daŭrigas reagi mortige. Ĉi tio simboliĝas per la sabro dekstre kaj la oranĝkolora arko kiu iras supren kaj dekstren. Per tio aktiviĝas nova malluma sortoarko, kiu revenos al la homo mem.
  • La kranio simbolas la malvarman percepton de la materiismo, ke la morto estas totala neniigo de la viva estulo.
  • La fajromaro simbolas militon kaj mizeron.
  • La vulkano simbolas kataklismojn.
  • La radioaŭreolo malantaŭ la noktonigra mortoĉielo de la materiismo kaj la sendieco esprimas la lumon de la altaj spiritaj mondoj.

Rigardu la plenan simbolklarigon de Martinus en La Eterna Mondbildo 2.