Stjernesymbol i menu


Oficistoj
 
Jens Christian Hermansen

Jens Christian Hermansen
Jens Christian, (naskita en 1976) estis dungita en 2018 kiel ĉefredaktisto de la revuo Kosmos de la Instituto Martinus. Krome li respondecas pri ekstera komunikado kaj parto de la ĉiutaga mastrumado de la Instituto Martinus, la Centro Martinus, Klint kaj Moskildvad.

Jens Christian havas doktoriĝon en sociologio kaj laboris dum jaroj je instruado kaj esplorado. Li konas la kosmologion de Martinus ekde 1997 kaj hodiaŭ li ankaŭ laboras en instruado kaj okazigo de konferencoj.

 
Peter Bendtsen

Peter Bendtsen

Peter (naskita en 1952) respondecas pri la kontoj de Fonden Martinus Åndsvidenskabelige Institut (Fondaĵo Instituto pri la spirita scienco de Martinus). Ĉi tio inkluzivas la funkciadon de la Martinus-Instituto kaj de la Martinus-Centro en Klint, la agado de la Instituto, abonoj kaj kursoj de Kosmos. Peters ankaŭ laboras kun diversaj IT-taskoj kiel la bontenado de foto-datumbazo, la hejmpaĝo kaj la interreta librejo.

Peter havas B. Kom. (Bachelor of Commerce) en kontado kaj organizado, kaj havas ampleksan sperton de financaj funkcioj en diversspecaj kompanioj. Li ankaŭ estas trejnita psikoterapeŭto kaj dum kelkaj jaroj laboris en sia propra kliniko, plejparte kun pacientoj kun streso, angoro kaj depresio.