Legu pri la sekvaj temoj: La vojo al humaneco kaj karitato Globaligo kun humana perspektivo La intelektigita formo de kristanismo
12 punktoj pri la evoluo de la mondosocio kaj la homaro
|
Ĉi tie vi povas legi enkondukon al kelkaj de la spiritsciencaj analizoj, kiujn Martinus priskribis dum sia longdaŭra verko. L La konscio de la homoj formas ilian mondbildon La homaro trairis diversajn kulturepokojn La homaro iris tra diversaj mitaj kaj religiaj kulturepokoj. La fruaj epokoj estis bazitaj sur milito- kaj venĝokonceptoj kaj multaj dioj, dum la pli postaj estas kultintaj unu dion kaj – ĝis nun parte vane – inspiras al praktikado de karitato. Ankoraŭ pli poste en la evoluo kelkaj homoj perdis la fidon al la tradiciaj religioj kun siaj pratempaj ideoj kaj moralkonceptoj. Tio okazis samtempe dum la inteligento evoluis, kaj ke praktikaj spertoj de la ĉirkaŭa mondo ricevis pli grandan signifon. Kune la natursciencoj kaj la nereligiaj humanismaj kaj psikologiaj teorioj progresis kaj kreis materiisman mondbildon. Ĝi laŭ Martinus tamen ne estas la fina stadio en la konscievoluo de la homo. La diversaj konscioformoj, kiuj estas ekaperintaj dum la historio, donas eblojn al diversaj stadioj en la vojo de la vivo. |



