Stjernesymbol i menu


Nova mondbildo
 

Kristanismo en intelektigita formo

Kial multe da homoj perdas la kapablon kredi religie - precipe en partoj de la okcidenta mondo? Ĉu tio signifas, ke la kristanismo perdas sian signifon? Laŭ Martinus estas efektive tute nature, ke la kristanismo en sia nuna formo perdas sian inspiran forton en moderna socio, kiu estas karakterizita de scienco kaj logika pensmaniero. Tio nur montras, ke ni estas meze en neevitebla ŝanĝiĝo. Sed ĉi tiu ŝanĝiĝo ne kaŭzas ke la kristanismo perdas sian signifon.

Male ni travivos evoluon, en kiu la humanaj kristanaj bazidealoj pri prizorgado al aliaj, pardono kaj estiĝo de amo al la proksimulo, fariĝas la portantaj vivvaloroj kaj kreas la fundamenton por tute nova mondkulturo. Ju pli ĉi tiuj valoroj elvolviĝas praktike, des pli bone plenumas la kristanismo efektive sian mision.

Tio populare dirite signifas, ke la kristanismo translokiĝas de la predikejo al la ĉiutaga kaj socia vivoj. Ĉi tie okazas nur en formo de politiko kaj humanismo – sed la kerna enhavo estas la samo. Bona ekzemplo estas la politika samopinieco helpi la sociajn malfortulojn kaj malsanulojn, kiu ĝuste estas inspirita de la kristana mesaĝo de karito.

Tempo por tria testamento
Kiam la religia kredokapablo malgrandiĝas, tiam kreskas la bezono de logika klarigo pri la vivo kaj ĝia religia dimensio. La tempo tial estas matura por tio, kion nomas Martinus "intelektigita kristanismo" aŭ "scienco de la ĉioamo".

Per la titolo de sia tuta verkaro - La Tria Testamento - Martinus priskribas nian epokon kiel naturan daŭrigon de la du pli fruaj epokoj, reprezentitaj per respektive "La malnova testamento" kaj "La nova testamento" - kaj ankaŭ per tiu moralo, kulturo kaj konscio, kiun ili respektive esprimas.

En "La malnova testamento" regis la moralo "okulon pro okulo, dento pro dento", t.e. ke venĝo kaj puno estis laŭleĝaj rimedoj. La moralo de "La nova testamento" estis male ami siajn malamikojn kaj alturni la alian vangon. Per ĉi tiujn novaj moralaj normoj antaŭsignis Jesuo antaŭ pli ol 2000 jaroj la unuajn stadiojn en nova humana mondkulturo.

Jesuo devis peri ĉi tiujn moralajn normojn en nova formo, kiu estis komprenebla por la tiutempaj homoj. Tial li instruis en la formo de paraboloj kaj dogmoj sur fundamento de siaj personaj kondutmaniero kaj kapablo krei mirindaĵojn kaj miraklojn. Jesuo estis, priskribite de Martinus, modelo de vera homo aŭ tio, kio en la Biblio estas nomita kiel "finevoluinta homo kreita laŭ la bildo de Dio simila al li".

Helpe de la spiritscienco ni ricevas logikan klarigon de ĉi tiu fenomeno. Ni komprenu tion kiel homon kun ĉioampleksa amokapablo kaj tute logika kaj intelekta pensokapablo. Kaj tre interese estas, ke ĉi tiu perfekta stato ne estas rezervita al iuj malmultaj elektitaj individuoj, sed male konsistigas la celon de ĉiuj vivaj estuloj. Ni nur havu paciencon, ĉar tio okazas kiel evoluo, kiu etendiĝas dum miloj da jaroj.

Scienco kaj religio kunfandiĝas
La mesaĝo, ke venos daŭrigo de la misio de la kristanismo, estas en la antaŭdiroj de Jesuo pri la parakleto la sankta spirito: "Mi ankoraŭ havas multon diri al vi, sed vi ne povas tion nun porti". "La Parakleto, la sankta spirito, kiun devas sendi la Patro en mia nomo, devas instrui al vi ĉiujn aferojn, kaj memorigi vin pri ĉio kion mi diris al vi".

Ĉi tiun parakleton ni laŭ Martinus ne komprenu kiel personon. Temas ankaŭ ne pri la reveno de Kristo kiel nova Mesio. Anstataŭ temas pri "sankta scio". Ĉi tiu scio estas ĉio, kion la homoj ne kapablis kompreni dum la tempo de Jesuo. Sed nun estas la homaro preta ricevi ĉi tiun scion en intelektigita kaj scienca formo.

Per sia plene evoluinta intuicikapablo kaj kosma konscio estis Martinus kapabla peri ĉi tiun scion. Liaj verkoj enhavas kontinuan, logikan klarigon pri la spirita kaj fizika dimensio de la estado. Tio donas bazon kunigi sciencon kaj religion kiel novan spiritan sciencon.

Martinus uzis 60 jarojn de sia vivo peri ĉi tiun novan scion. Sinretena kaj modesta, kiel li estis, substrekis li, ke ĉiuj homoj estas egalrajtaj per la vortoj: "Tiuj kapabloj, kiujn mi atingis en mia evoluo, estas nur io kion ĉiuj homoj antaŭ mi atingis, kaj kion ĉiuj aliaj post mi atingos, absolute ĉiuj senescepte".