Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
12-a Ĉapitro
Kiam la riĉulo venas en animan konflikton kun sia riĉula vivo
Necesas tamen rimarkigi, ke la tipo montrita tie ĉi estas priskribita en sia kulmino aŭ plej malbona apero, kaj ke ne ĉiuj, kiuj en ĉiutaga parolo karakteriziĝas kiel "riĉuloj", estas el tiu menciita tipo.
Iom post iom "la gardantoj ĉe la sojlo" metas sian stampon ankaŭ sur "la riĉulon", tiel ke same kiel ĉiuj aliaj estuloj ankaŭ li estas devige subigata al la evoluo.
Tial ni trovas kompreneble ankaŭ "riĉulojn", kiuj estas en konflikto kun sia riĉula vivo, kiuj vidas la malplenecon kaj malamecon en ĝia naturo kaj sekve laŭpove klopodas rebonigi tiun sian animan konflikton per konformo al la leĝo de amo kaj same kiel la geniulo komencas dediĉi sin plene al la natura aŭ normala bonfarto de siaj kunestuloj.
Kaj imagu kiajn feliĉon kaj benon tia granda aŭ eta riĉulo do povas meti en siajn spurojn trans terenoj, kie la sklava vipo de la aŭtoritatigita kaj neaŭtoritatigita rabado fare de multe da riĉuloj ankoraŭ subpremas la homojn, tenas ilin malsupre en primitiveco, malriĉeco kaj malhonoro, kio kreas la ĝermojn de revolucio, milito kaj mutilado.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
