Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
13-a Ĉapitro
La vera kaj la falsa superklasulo
Sed kio estas "rabo", kaj kio estas "vera riĉeco"? Rabo estas afero, kiu regas aŭ turmentas la ankoraŭ nepretan homaron sub du formoj, nome la kontraŭleĝa kaj la laŭleĝa. Oni sekve povas rabi malkaŝe kontraŭ la leĝoj de la socio, kaj en tia okazo tio nomiĝas vera rabo, estas konsiderata kiel krimo kaj kondukas sian praktikanton al la ŝtata karcero kaj al puno. Sed la rabo povas ankaŭ esti kamuflita, tiel ke ĝi konformas al la juraj leĝoj de la socio, kaj kiel ni ĵus vidis, havigas al siaj plej lertaj kapabuloj kaj praktikantoj admiron, honoron, ordenojn kaj socian pozicion. Tia laŭleĝa rabado estas grandskale trovata en la nuntempa mona aŭ financa sistemo, obligaciaj kaj rentaj aranĝoj de la ŝtatoj kaj nacioj, ĉu en publika ĉu en privata apero. Estas nekontesteble, ke tiu sistemo estas rabado tiel longe, ke ĝi rezultigas bankrotojn, devigatajn forvendojn, malriĉigojn, ke ĝi eligas homojn de domo kaj hejmo, faras ilin mizeruloj kaj almozpetantoj samtempe kun tio, faras la praktikantojn de tio honorataj matadoroj vivantaj en lukso kaj superfluo kaj kreantaj ekscesan uzadon kaj maldiligentecon por siaj parencoj kaj imaganta sin apartenanta al superklaso de la socio, tute senkonsidere ke la absolute sola valoro aŭ "riĉeco" en la vivo aŭ la estado, kiu povas fari la estulon "superklasulo", estas lia kreokapablo aŭ laborforto. Tiu laboristo, kiu povas plenumi memstaran perfektan laboron, estas multe pli "superklasa" ol tiu laborordonanto, al kiu li estas subigita, kaj kies superklasa pozicio estas ebligita nur de tio, ke li posedas "hereditan" kapitalon, aŭ per bonŝanco aŭ spekulacio proprigis al si la posedatan riĉecon. Sen perfekta kreokapablo la vivo kaj la ekzisto mem estus komplete senvaloraj, kaj en tia okazo eĉ ne la oro estus levita el la polvo, jes, eĉ ne ekzistus ajna vivo.
      Kredi, ke kreokapablon oni povas anstataŭigi per oro aŭ senvivaj materioj kaj pro tiu interŝanĝo esti "superklasulo", estas tiu superstiĉo, kiu tra ĉiuj tempoj rezultigis militadon kaj kripligon kaj sekve estigis la kaŭzon de tiu terura situacio, kiu en la nuna tempo furiozas inter ĉiuj nacioj de la terglobo. Kaj ĝuste tiu superstiĉo estas tiu malo al "humileco", kiun ni nomas "orgojlo".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.