Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
18-a Ĉapitro
La simpatioj kaj antipatioj de la riĉulo
Rilate al tia subklasulo estas facile por la riĉa homo brili kiel superklasulo.
Lia superklasa vivo estas artefarita pozicio, por kiu li tute ne estas matura (neniu povas esti matura por sento de aparteneco al superklaso krom al tiu pure natura, kiu estas de spirita supereco), kaj tial li ne konsideras "la homon" aŭ "la spiriton" malantaŭ la "malriĉulo" aŭ "subklasulo", sed traktas tiun estulon ekskluzive laŭ ĉi ties ekstere malriĉa apero.
Lia interrilatado kun tiu estulo estas grandskale nur "grace" "aroganta" tie, kie li ne rekte estas brutala kaj malhumana.
Ke kelkfoje tiu malriĉulo povas en absoluta senco esti superklasulo, tio ne venas en konsideron ĉi tie.
Antaŭ longe tiu lia identeco stagnis kaj fariĝis retenata de lia ekonomia dependeco de la riĉulo aŭ labordonanto.
Se li deziras ricevi sian vivobazon, li devas silenti kaj toleri.
Se ne estus tiel, ne necesus havi laborsindikatojn, policajn aŭ simile protektajn aranĝojn, kies tasko estas kontraŭi tiun teruran rilaton kaj limigi la ekspluatadon kaj la mensan subpremadon, tiel ke la situacio ne fariĝu iu de senespera sklaveco.
Tute alimaniere kondutas la riĉulo, se temas pri liaj tiel nomataj samranguloj. Nur tiujn homojn kaj precipe tiujn, kiuj estas eĉ pli bonstataj ol li mem, li konsideras kun respektego, eĉ kelkfoje tiagrade, ke tiu respektego fariĝas nenature troigita kaj tiam aperas kiel tio, kion ni nomas "snobeco". Ĉi tie li montras troigatajn afablecon kaj admiron, krom se li estas videble regata de envio pro la pli grandaj riĉeco kaj pozicio de la alia, kio precipe okazas en situacioj, kie li ne povas ĉerpi specialan avantaĝon el la konateco, kiu sekve ne povas esti rimedo por li en atingo de ankoraŭ pli granda kontentiĝo de sia posed- kaj potencavido, de sia nesatigebla avido esti "superklasulo". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
