Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
19-a Ĉapitro
La imagita rangalteco kaj "la novaj vestoj de la imperiestro"
La ekzisto de socia supera klaso kaj suba klaso do estas ekskluzive bazita sur kaj konservata pro orgojlo aŭ la superstiĉo, ke la diferenco en posedo de materiaj valoroj estas la samo kiel la reala, natura kaj sekve kosma rangodiferenco inter la individuoj, kaj ke ĝi donas al "la superklaso" rajton ordoni al la subklaso kaj ekspluati ĝin.
Kiel ni nun vidas, estis vere kosma klarvido, kio ebligis al la savanto Kristo aserti la maleblecon por la riĉulo veni en "la ĉielan regnon".
Ne estas mirige, ke la plej grandaj saĝuloj de la homaro asertas "humilecon" kiel la solan absolutan vojon al Dio, ĉar "humileco" estas ja la absolute sola teniĝo de la konscio, kiu protektas la individuon kontraŭ "artefarita" supereco aŭ imagata sublimeco.
Nur "humileco" povas liberigi la terhomon de lia vanta irado – kiel faris la imperiestro en la fabelo de H.C. Andersen – vestita nur en ĉemizo kaj mokridata de la tuta popolo, ĉar li vivis en la imago, ke li promenis en la plej belaj vestoj de la mondo.
Ne eblas imagi al si pli bonan bildon de la malpleneco de orgojlo kaj vanteco ol tio, montrita en tiu dia fabelo.
La imagita supereco aŭ socia alteco, de kia naturo orgojlo en si mem estas, ne povas en la longa daŭro rezisti al la absoluta realo.
La ĉirkaŭaĵoj ja ne estas subigitaj al tiu sama iluzio, kaj pli malpli frue ili senvualigas la veran nudecon de la koncerna estulo.
"Humileco" estas ja la ĝusta rekono de la estulo pri sia mensa nudeco kaj reala spirita stato, kaj nur tra humileco li povas protekti sin kontraŭ tiu danĝera "nudpromenado", kiun orgojlo kaj vanteco en si mem reprezentas, kaj al kiu la imperiestro en la fabelo estas subigita.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
