Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
20-a Ĉapitro
Tre malbone kamuflita vanteco
Sed estas ne nur "la riĉulo" en sia plej malsimpatia apero, kiu subiĝas al "orgojlo" aŭ al la imago aparteni al la reala "superklaso".
Ankaŭ tre granda kaj ampleksa grupo da terhomoj havas la percepton, ke posedo de grandaj materiaj valoraĵoj estas esprimo de reala morala grandeco aŭ "riĉeco" en absoluta kompreno.
Sed ili ne posedas tiun materian riĉecon kaj ne kapablas krei tian, sed tamen sopiras al ĝuado de la sama admiro kaj "honoro" kiel tia, kian spertas "la riĉulo" aŭ "la superklasano", kaj tial ili klopodas kiom eble plej bone kun la relative modestaj eblecoj, kiujn ili disponas, kopii la aspekton de "la riĉulo" aŭ la antaŭe nomita "superklaso".
Laŭeble ili ĉirkaŭas sin kun ŝajno de sama lukso kaj eleganteco, kiel faras "la riĉulo".
La diferenco estas nur tio, ke dum "la riĉulo" posedas tiun lukson, per kiu li ĉirkaŭas sin, la aliaj nur luis ĝin aŭ maksimume akiris ĝin laŭ interkonsento pri multjaraj partopagoj kaj tiel ĝi ne fariĝas ilia propraĵo antaŭ ol ĝi preskaŭ estas eluzita.
Oni povas tiel lui rajdoĉevalojn, rajdovestojn, smokingon kaj frakon, luksajn veturilojn kaj aliajn el tiuj necesaj akcesoraĵoj, kiujn postulas "la dandismo". Kaj ĉi tie prezentiĝas al ni, kiel vanteco aŭ soifo je la admiro de aliuloj falsigas eĉ la jam "artefaritan" superklason. Estas ankaŭ tiu soifo je tio, igi la aliajn kredi, ke oni estas matadoro aŭ reprezentas pli "altan" kulturnivelon, kiu en sia kulmino aŭ ekstremo kreas al sia origino la tiel nomatajn "dandojn", "luks-virinojn" aŭ aliajn specojn de reprezentantoj de tre malbone kamuflita "vanteco". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
