Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
23-a Ĉapitro
La primitiva vanteco finfine naskiĝas humileco en la orgojlo animo
Kial la homo do fariĝas nenatura, vanta? Tio, sur kio baziĝas tiu energiospeco nomita "vanteco", estas ja kiel ni antaŭe menciis ĝuste sopiro al admirado, sopiro al tio, ke aliaj homoj devas kredi, ke oni estas "altrangulo" apartenanta al la supera klaso. Ĉu ne ĝuste tiel oni deziras signi, ke oni apartenas al "pli alta" kulturnivelo ol aliaj? Kaj tie, en tiu neama sinteno al la samtempuloj aŭ en tiu troigita avido superbrili kun pli alta kulturnivelo, oni diligente "kudras" tiujn "novajn vestojn", "la ĉemizon" de la imperiestro en la fabelo. Oni inventas aŭ proprigas al si la plej ekstremajn aŭ troigitajn modovestaĵojn. Tiel oni promenas en vojoj kaj stratoj en tiu "nuda ĉemizo" kaj ĝojas pro sia pli "alta" kultura nivelo, je kiu oni kredas pro sia "moderna" apero. Kaj estas ĝuste en tiu imago aŭ mensa sinteno, kiu estas "orgojlo", kiu pli malpli frue devas fali. La ĉeesto de tiu kamuflita "orgojlo", la imago pri oni mem kiel levita super aliaj, estas tiuj sintenoj, kiuj ofendas la aliajn tiel, ke tiuj reprezentantoj de ekstrema vanteco kelkfoje fariĝas abomenataj aŭ ĝenataj de la kunhomoj. Nome, tiuj kunhomoj povas, eĉ se nekonscie tamen psike, senti tiun memamon pri imagata grandeco, tiun malplenecon, kiuj kaŝiĝas malantaŭ la ekstera kelkfoje grande ordigitaj, modernaj rafinaĵoj de tiuj troigantaj estuloj. Iun tagon tiuj kunhomoj certe venigos la imagon pri "grandeco" aŭ "nobleco" al kreviĝo, per kio la konscio de "la perdita filo" pleniĝos je rekonon pri sia kultura nudeco, kiu rekono ja egalas al "humileco". Kaj "la perdita filo" sekve atentas pri la kreado de vera "kulturo" aŭ la kultivado de sia koro.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.