Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
24-a Ĉapitro
Orgojlo ene de la religia kampo
Ne estas nur sur la materiaj kampoj, kiel montrite ĉi tie, ke "orgojlo" forte esprimiĝas. Ankaŭ sur la religia kampo ni vidas multajn estulojn, kiuj vivas en treege troigitaj imagoj pri propra "grandeco". Ĉi tie ne tiom estas "la riĉulo" aŭ "la superklaso" bazita sur materia riĉeco, kiujn oni klopodas kopii aŭ imiti, sed kontraŭe la plej altaj kulturaj reprezentantoj de la homaro kiel saĝuloj, profetoj kaj mondliberigantoj. Kaj en si mem tiu sinteno estas ja laŭdinda, se la motivo estas fari tiujn estulojn modelo de kulturado kaj humanigo de propra konscio. En tia okazo oni estas en treege granda kontakto kun la mondaj leĝoj, kaj onia evoluo fariĝas harmonia kaj perfekta. Ĉi tie ne povas temi pri "gardantoj ĉe la sojlo" aŭ pri "falo", ĉar ĉi tie ne ekzistas "orgojlo".
      Sed tute ne estas ĉiuj estuloj, kiuj havas tian sintenon al tiu vera kaj natura "superklaso", kiun konstituas tiuj altaj spiritaj estuloj. La granda pozicio de tiuj estuloj, ilia mondfamo aŭ pozicio en la historio, ilia aspekto kiel objekto de la admiro kaj kultado de la homaro havas la saman efikon kiel la pozicio de la "riĉulo", nome esti treege granda objekto de "vanteco". Kaj ni ja sekve ankaŭ vidas, ke amaso da homoj subiĝas al religia aŭ spirita "vanteco". Same kiel en la materia mondo okazas ĉi tie, ke tutaj aroj da estuloj aperas en kriĉa spirita "orgojlo". Jes, tiu orgojlo estas fakte organizita. Tiu organizita vanteco aŭ tiu orgojlo videblis en treege multaj el la tiel nomataj religiaj sektoj. Ĉi tie ni komprenu, ke la orgojlo ne estas same dominanta aŭ elstara en ĉiuj tiuj sektoj, kaj ni devas ankaŭ memori, ke kompreneble ĝi estas kamuflita kaj esprimiĝas nur per nocioj, kie ĝia identeco kiel orgojlo kompreneble ne estas tiel videla kaj aŭdebla kaj sekve por multaj estuloj ĝi ĉeestas nur tute nekonscie.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.