Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
26-a Ĉapitro
Kiu sin altigas estos humiligata, sed kiu sin humiligas estos altigita
Ĉi tie oni eble opinias, ke la menciitaj okazaĵoj estas tute nedamaĝaj.
Kaj kompreneble estas ĝuste, ke en si mem ne povas esti rekta krimo vesti sin laŭ iu aŭ alia maniero aŭ trovi sin en tre okulfrapa moderna ekipaĵo.
Ne temas pri krimo, ĉu la menciita ekipaĵo estas vera posedaĵo, aĉetita kontante aŭ tratempe, aŭ nur luita.
Ne estas la objektoj aŭ la uzado de la objektoj, kio estas kontraŭa al la humanaj leĝoj.
Estas necese, ke la evoluo devas rezultigi, ke la estuloj pli kaj pli subigas al si la materion.
Kaj estas nur die, ke ĉiuj homaj uzobjektoj fariĝas pli kaj pli rafinitaj, teknike kaj artisme.
Temas nur pri la situacioj, en kiuj la uzado de tiuj objektoj okazas ekskluzive kiel esprimo de vanteco, kiam la objektoj fariĝas nur rimedo, per kiu oni povas imagi artefaritan kontentiĝon de la avido fari konvenan distingon inter sia propra evoluŝtupo kaj tiu de la proksimulo kaj kiel eble plej okul- kaj orelfrape marki tiun sian propran "altiĝon" al la ĉirkaŭaĵo.
Tial servistoj ja devas esti en livreo aŭ specialaj servistaj uniformoj, por ke ilia subula aspekto estu tiel markenda, ke la vizintantoj ne erare deprenu la ĉapelon por "la servisto" anstataŭ por "la mastro".
Tie, kie ne troviĝas ekstera brilaĵo, la ĉirkaŭulo salutas kaj admiras la pure homecan en la homo.
Kaj tiam povus okazi, ke la saluto fariĝus pli favora al la servisto ol al la mastro.
Ĝuste kiel kosman veron la ĉirkaŭaĵo malkaŝas, ke nenio venis en la mondon por esti servata.
Tiel la ĉirkaŭuloj rekonas sin mem en la "servisto", dum en la "mastro" ili vidas ion "fremdan", ion nekonatan aŭ abnorman.
Kaj estas tiu eterna naturleĝo, kiu forigas ĉiun orgojlon kaj samtempe ĉiun artifikan kaj uzurpitan "altiĝon".
Estas sole la ĉirkaŭaĵo, kio diktas: "Ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligata, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita".
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
