Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
3-a Ĉapitro
Kiam la terhoma talentaro fariĝas malbeno anstataŭ beno
Kiun signifon havas tio, ke la homoj ricevas tiun ĉielan talentaron, kiu permesas al ili regi la elementojn? Kiun utilon havas tio, ke oni bezonas nur premi butonon por ricevi lumon kaj akvon? Kiun signifon havas tio, ke same oni bezonas nur premi butonon, kaj tuj oni leviĝas al sia loĝejo sur la kvara aŭ kvina etaĝo aŭ ankoraŭ pli alte, aŭ tio, ke per premo sur alia butono oni povas esti portata sur la ondoj de la aero centojn da kilometroj hore trans la maroj, urboj kaj landoj, kaj ke la premo sur ankoraŭ alia butono transportas nin kun granda rapideco sur kilometrajn longaj aŭtoŝoseoj? – Kaj kiun signifon havas tio, ke premo sur aliaj butonoj igas la elementojn produkti milojn da maŝinoj, kiuj siavice povas esti direktataj per premo sur butonoj kaj per tio liberigi nun de ĉia korpolaboro kaj malfacilaĵo? Kiun signifon havas tio, kiam ĉiu premo sur tia butono estas pli aŭ malpli granda korpodifektiĝo al ni mem, al nia fizika korpo kiel ankaŭ al nia menso? – Kiun ĝojon donas tio, ke tiu ĉiela potenco kaj supereco, kiu estas la teknika povo (kiu ja reale tute ne apartenas al la besta regno, sed laŭ Livets Bog estas "homa" kapablo aŭ eco), ebligas al ni rapidi trans la nubojn, kiam kondiĉo por tiu potenco kaj rapideco estas, ke samtempe profunde malsupre sub ni sur la tero ni per tiu ĉiela irado ruinigas ĉion, faras homojn senhejmaj, malfeliĉaj kaj korpodifektitaj, kreas malĝojon kaj morton samtempe kun tio, ke en nia irado trans la nubojn ni devas sidi en timo kaj teruro pro niaj persekutantoj aŭ defendantoj de tiu tero, tiuj hejmoj kaj homoj, kies detruon nia elsendo alcelas? – Kaj ĉu troviĝas pli granda ĝojo en rapidado sur aŭtoŝoseoj en teknikaj mirindaĵoj kiel luksaj veturiloj, se tio okazas nur kun la sama celo kiel la supre menciita okazo, kaj ke same ĉi tie estas danĝero de persekutado, kaŝitaj rompoj de la vojo, eksplodigitaj pontoj kaj simile por korpodifekti, mortigi kaj pereigi nin mem? – Kaj ĉu ne ĉie estas tiel? – Kaj ĉu ne ĉiuj atingoj de la tuta al si alpropigita teknika povo aŭ pure "homa talentaro" rezultigas "malbenon" anstataŭ "benon"?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.