Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
32-a Ĉapitro
Nur al la komprenema kaj amema homo oni donas plenajn amikecon kaj konfidencon
Por la amema estulo ĉiuj pordegoj de la vivo estas plene malfermitaj.
Ĉu ne al la amema estulo oni iras, kiam oni estas malĝoja, aŭ kiam la animo estas ŝarĝita de malĝojoj, sufero kaj malfeliĉo?
Ĉu ne estas la amema kaj perfekta estulo, kiun oni preferas kiel kunlaboranton?
Ĉu ne estas la sama perfekta kaj amema estulo, kiun oni preferas vidi en sia edzo aŭ edzino, en sia amiko, en sia najbaro, en siaj superulo aŭ subulo, en sia konsilanto aŭ instruisto aŭ en ĉia alia estulo, kiu aperas al ni kiel nia "proksimulo"?
Ĉu ne al la supozate amema kaj komprenema estulo oni malfermas sin, kaj donas fidon kaj konfidon?
Kiu donus tion al malkaŝe fanfarona kaj nesentema estulo?
Estulo, kiu de sia imagata "alta" kultura stadio – kiu plej ofte estas markita nur per granda banka konto – kiu grace kaj superece afable alturnas la surdan orelon al ĉia peto kaj bedaŭras ne esti kapabla helpi kaj samtempe dankas al Dio, ke li ne apartenas al la proletaro aŭ al la "sinrimeda" kaj primitiva "subklaso", sed feliĉe apartenas al la bonstata kaj "kulturita" "superklaso".
Ĉi tie ni tuj enŝovu, ke kompreneble tio supre dirita neniel devas esprimi amarecon rilate al la orgojla estulo, kio ja ne estus dece, ĉar, same kiel ĉia alia formo de tio, kion ni nomas "la malbono" orgojlo estas io, kion absolute samgrade ni ĉiuj devas trapasi en nia eterna spiralciklo aŭ evoluo.
Se tial ni hodiaŭ povas prave diri, ke ni estas liberaj de orgojlo, la kaŭzo estas nur, ke iam ni absolute estis orgojlaj, kaj se ni ne estis, ni absolute survojas al tio.
Tiel ne estas iu ajn bazo por iu ajn estulo senti amaron aŭ rikani pro orgojlaj estuloj de hodiaŭ.
Kiam malgraŭ tio ĉi tiuj analizoj de la orgojlo estas realigitaj per ekstrem ekzemplo, la kaŭzo estas nur, ke ili estas destinitaj kiel materialo por spirita esplorado.
Kaj en tiu kunligo ne havas sencon ornami, kamufli aŭ kovri la aferojn, sed kontraŭe estas pli ĝuste montri ilin en ilia nuda absoluteco por per tio igi ilin la plej rekonebla kaj vera bildo de la realo.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
