Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
33-a Ĉapitro
Kiel tra la rekono de sia propra neperfekteco oni venas en kontakton kun la evoluo kaj la vera vivo
Kiel antaŭe menciite ne estas nesentemo, fanfaronado, orgojlo aŭ kultado de kamuflita aŭ falsa evoluŝtupo, kion ni sopiras trovi ĉe la "proksimulo". Estas nur la "amo", kio estas la granda kaj profunda celo malantaŭ ĉia terhoma serĉado. Sed la "amo" ne povas ekzisti sen esti identa kun la "humileco". Kaj kiel pli frue dirite, la "humileco" estas la samo kiel la absoluta sinrekono de la "perfekteco" aŭ "neperfekteco" de onia propra naturo, kiu sinrekono plue estas la samo kiel la absolute prava rekono de "la viva estulo". Se oni konas sian propran "perfektecon", oni sentas respekton por tiuj, kiuj atingis "perfektecon" super sia propra "perfekteco". Oni alvenas al ami ilin kiel idealojn kaj modelojn de onia propra strebado antaŭen al perfekteco kaj per tio aktivadas la energion, pasion kaj ĝojon ĉe tiuj estuloj havi nin kiel prozelitojn, lernantojn kaj kunlaborantojn. Ĉi tie ni do metis nin en kunligon aŭ kontakton kun la evoluo kaj la vivo mem. Ni konektis nin al la granda fortofonto de la evoluo kaj de ĝi estas portata antaŭen kaj supren al la plej altaj pintoj de la konscio aŭ la vivo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.