Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
35-a Ĉapitro
La humileco forigas la gardantojn de la sojlo kaj malfermas la pordegojn de la iniciĝo por "la perdita filo", kiu per tio fariĝas unu kun sia eterna Patro
Vera humileco do ne estas falsa subtakso de nia propra memo aŭ mio, kiu igas nin vivi en subiĝema sklava vivo en la katenoj de la snobeco.
Kontraŭe, ĝi estas la absolute sola vera kaj matura sinteno al ĉia formo de riĉiĝo per ĉia pli alta scio aŭ okultismo.
Ĝi sekve estas la unua necesa aboco-libreto por la vivo de ĉiu perfekta okultismo aŭ altintelektulo.
Tiu, kiu ne fariĝis humila kaj fariĝis rekonanto de sia propra "neperfekteco", ne konas la limigitecon de sia propra kapablo pri perceptado aŭ manifestado kaj sekve neniel povas laŭ okulta aŭ vera aŭ ĝusta maniero taksi aŭ prijuĝi tiujn estulojn kaj aferojn, kiujn li renkontas.
Tial en sia propra sinadmirego li komencas klopodi konverti la plej grandajn aŭtoritatojn inter saĝuloj aŭ vere altintelektaj estuloj, eĉ mondliberiganton, se li havas okazon renkonti tian.
Li deklaras militon kontraŭ religioj, sektoj, socioj kaj personoj, kiuj ne omaĝas lin, same kiel li ne retenas sin de snobado al kontraŭmoralaj estuloj kaj laŭ multaj aliaj manieroj trankvile iras tie, "kie eĉ anĝeloj ne kuraĝas ireti", se li nur opinias, ke tiu migrado estas favora al iu imagata "altigiteco".
Laŭ la vidpunkto de "kosma kemio" tiu migrado estas eksperimento kun nekonataj eksplodemaj fortoj, estas kombino de kosme kemiaj pensospecoj, kiuj kune formas konduton, kiu definitive devas kolizii kun la leĝo de amo aŭ la dia mondaranĝo.
Tio estas certa afero, kaj same certa estas tio, ke ĉiu erara kombino de fortaj fizikaj kemiaĵoj devas rezultigi kreaĵon, kiu povas fariĝi nur katastrofo, malesperiĝo, doloro kaj sufero anstataŭ la ĝojo kaj kontentiĝo, kiuj estiĝus, se la kemiaĵoj estus kombinitaj laŭ la ĝusta maniero.
Tiu katastrofo estas nenio malpli ol eltrovo de la kaveco kaj malpleneco de la imagita "altigiteco" kaj "senerareco", fidante je kiuj la estulo antaue tiel fiere disĵetis siajn falsajn juĝojn pri kunestuloj kaj aferoj.
Kiam li konstatas tion, la menciitaj falsaj juĝoj falas sur lian propran kapon.
Li vidas nun, ke tiu juĝo, kiun li faris pri la ĉirkaŭaĵo, la estuloj kaj la objektoj konformas pli al lia propra memo kaj lia propra naturo, ol al la ĉirkaŭaĵo kaj la kunestuloj.
Per sia propra okulta nudeco li ne sentas la glacie malvarman nokton de la orgojlo aŭ egoismo.
Kaj estas en lia mensa frostiĝo aŭ tremblado, ke li vokas al sia ĉiela Patro aŭ Dio petante permeson fariĝi nur unu el ĉi ties "taglaboristoj".
Kaj ĉi tie la humileco eniras venke en la konscion de "la perdita filo".
Nun li ne plu inklinas "konverti" profetojn nek saĝulojn, nek en ajna maniero direkti la orbiton de la suno.
Li ekvidas sian propran mikroskopan etecon meze en la granda universo.
Li ekvidas, ke li ne estas tiu grandulo aŭ aŭtoritato, kiun li kredis sin esti.
Li rekonas, ke laŭ kosma vidpunkto li scias efektive nenion.
Kaj kun tiu scio li nur nun estas preta aŭ sufiĉe evoluinta por povi aŭskulti la parolon de la Dio, kio signifas la parolon de "la proksimulo".
Kaj subite tiu parolo fariĝas interesa sfero, nun li tre volonte kaj tre estime aŭskultas al tiu parolo.
Kaj "la proksimulo" ĝojas pro tiu estima intereso kaj fido, tiu komprenemo kaj bonvolemo, kiun li nun trovas ĉe tiu estulo, kiu antaŭe laŭ mensa vidpunkto moke flankenbatis lin kiel primitivan "proleton" aŭ "subklasulon" malindan por esti en lia proksimeco, kaj kun ĝojo la proksimulo malfermas sian koron por li.
Kaj la antaŭe "perdita", sed nun humila filo, rigardas rekte en la malfermitan koron kaj menson kaj tie vidas la vivon kaj la belecon, la perfektecon kaj Dion.
Kaj en la antaŭe tiel malestimata "proleto" aŭ la primitiva "subklasulo", la "perdita" filo denove renkontas sian eternan patron.
La humileco forigis "la gardantojn ĉe la sojlo".
Sekve la ĉiela lumo brilas kaj radias al li el ĉio kaj ĉiuj.
La hejmenveno fariĝis iniciĝo kaj malfermis la aliron al la solvo de la vivenigmoj.
Sekve la humileco estas la ŝlosilo al ĉioma saĝo kaj per tio ankaŭ la ŝlosilo al ĉia spertado esti "unu kun la Patro" aŭ aperi laŭ "la bildo de Dio simile al li".
Sen humileco la pordegoj de la amo estas ŝlositaj.
Kaj sen amo neniu saĝo, neniu beato, neniu Dio.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
