Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
4-a Ĉapitro
La sperto de la morto anstataŭ de la vivo
Estas memkompreneble, ke ni per ĉi tiu traktado de la militaplikado de la teknika povo aŭ ĝia aplikado en la servo al la mortiga principo ne celas akuzi aŭ kritiki iun ajn unuopan popolon aŭ iun ajn unuopan specialan nacion.
Ni deziris nur montri la aplikadon de la teknika povo en la servo al la mortiga principo.
Krome oni ja devas memori, ke hodiaŭ nenio en ajna maniero povus esti pli perfekta, ol ĝi precize estas.
Ĉu oni ne kredas, ke ĉiu parto en iu afero kaj sekve ankaŭ en milito streĉas sin ĝis la ekstremo rilate al realigado de tio, kion en la momento ĝi kredas kaj rekonas kiel la absolute plej saĝan kaj perfektan por atingi sian rajton aŭ supozatan rajton? –
En mala okazo ĝi ja estus monstra.
En ĉiu momento ĉio sekve estas la plej perfekta, kio entute estas atingebla surbaze de la estinteco de la homaro kaj cele al tio, kio estas la plano de Dio pri la estonteco de la sama homaro.
Kaj tial ni devas memori, ke ĉi tie ni havas antaŭ ni la vojon de la homaro antaŭen al "la pordego de la lumo" aŭ de "la saĝo".
Kaj kiel ni atentigis, tiu vojo estas riĉe provizita de detaloj.
Ĉu ĝi ne estis eĉ kvazaŭ tuta orgio de ekstreme reliefigitaj grandaj kontrastoj, kiuj finfine rezultigis la plej terurajn kaj sangajn sortojn per milito, korpodifektado, morto kaj pereo?
Kaj tio do estas la vojo ne al – "infero" – sed al "la pordego de la lumo".
Tiu vojo ne estas dancado sur rozoj, sed estas ŝtona, malmola kaj malebena, kvankam ĝi kompreneble havis ankaŭ siajn lumajn flankojn.
Oni migris ĝis sange, envolviĝis en malĝojo, doloro kaj sufero, estis plenigita per malamo, kiu tiel kulminis en veneniĝo de tiu ĉielo, tiu lumo kaj tiu varmo, kiuj alie tra la vivo donis al ni koloron, energion kaj vivoforton, ke ni eĉ ne mem povis direkti nian mortantan rigardon al ĝi.
Kaj ĉi tie ni venis al la kapitulaco de nia propra memfido.
Ĉi tie ni ekvidis la kompletan senvalorecon en regado de elementoj pere de elektraj kontaktiloj aŭ premoj sur butonoj.
Oni ekvidis, ke almenaŭ provizore tio ne estis "la vivo", sed kontraŭe – "la morto".
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
