Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
6-a Ĉapitro
Orgojlo kaj humileco
Tiu grandega migrado tra senfina ĉeno de vivoj en malĝojo kaj sufero, doloro kaj kripligo do ne estis vana. Ĝi ja donis al ni "scion", kvankam tute alispecan ol tiu, kiun oni cetere imagis. Ĝi montris al ni, ke provizore ni ne havas tiun grandecon aŭ kapaciton de scio kaj spirito, kreado kaj volgvidado, kiun ni imagis, kaj pri kiu ni sekve fanfaronis. Ĉar fanfaroni siavice same estas kiel "orgojlo", la vivmigrado kondukis nin al la falo de tiu "orgojlo". Sed tie, kie "orgojlo" foriĝas de la konscio, normale povas resti nur "humileco".
      Kiel ni povas kompreni ĉi tie, "humileco" estas en la unua instanco nur "rekono de propra malkapablo". Humileco do ne estas, kiel iuj eble kredas, esprimo de kultadsimile subiĝa sklava naturo, kiu blinde subiĝas al ĉia tiraneco aŭ misuzo. Tia naturo ne estas humileco, sed kontraŭe estas la samo kiel dresiteco kaŭzita de timo pro bruteco kaj teroro. Tia stato kompreneble nenion komunan havas kun la granda rezulto aŭ vivocelo, kiun en formo de absolute sinrekono celis la multaj labirintoj, suferoj kaj malfacilaĵoj de la vivmigrado.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.