Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
8-a Ĉapitro
Kiam "etaj homoj" kredas pri si mem, ke ili estas "grandaj"
Tiu falsa aŭtoritato estas multe pli disvastigita, ol ni eble kutime imagas. Ĝi elsendas siajn subfosajn haladzojn en grandan regionon kaj en la religia kaj en la materiisma mondo. Ni vidas, kiel primitivaj parvenuoj, kiuj en ĉi tiu okazo signifas "etaj viroj", kiuj tro rapide fariĝis "grandaj viroj", tiagrade raviĝis de si mem kaj admiras sin mem, ke la haladzoj de la orgojlo igas ilin en plej malbonaj okazoj nei sian originan devenon kaj rangon, eĉ igas ilin aĉeti novan nomon, ĉar ilia denaska aŭ bapta nomo ne estas sufiĉe impona, kaj por kaŝi, ke ili devenas de tiu aŭ alia malriĉulo. (Ĉi tie ni kompreneble ne kalkulu tiujn okazojn, kie la nomŝanĝo estas nur praktikaĵo rilate al telefonlibro, vojmontrilo ktp.). Sed kutime nomŝanĝo ne estas necesa, kiam homo estas vere fariĝinta "grandulo". Ne estas danĝero, ke la vera "grandulo" aŭ elstara ekseperto en iu fako dronos en la amaso, nur ĉar li havas ordinaran nomon. Ĉu ne H.C. Andersen estas konata en la tuta mondo? Ĉu oni kredas, ke li fariĝus pli fama, se li ŝanĝus sian nomon al iu kurioza eltrovita nomo? Ĉu oni kredas, ke liaj libroj estus tradukitaj al pli da lingvoj, se li kaŝus, ke li estis el malriĉa deveno, ke li devenis de "la subklaso"? Ne, la lumo de la geniulo aŭ de la vere granda homo ne estas kaŝebla, senkonsidere la lia nomo aŭ deveno. Kontraŭe, nomo kaj deveno estas puŝitaj kune kun la geniulo sur pli altan nivelon, kaj iĝas ĉirkaŭita de torento da honoro kaj brilo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.