Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
9-a Ĉapitro
Ne estas la avido pri riĉeco kaj honoro, kiu karakterizas la vere grandan homon
Sed io tute alia estas, ke la vere "granda homo" antaŭ longe preterpasis tiun stadion, kie avido pri admiro kaj kultado de aliaj estas motora forto en ĝia vivo. Tiu homo sekve tute ne sentas inklinon aŭ emon esti aŭ fariĝi konata. Kun sia spirito tiu homo tute dediĉas sin al sia kreokapablo kaj havas ekskluzive tiun solan deziron meti ĝiajn produktojn antaŭ la piedojn de la homaro, kvankam kelkfoje tiu ĝia donaco povas kosti al ĝi malsaton kaj mankon, kritikon kaj persekuton. Ĉu ne ĝuste hodiaŭ troviĝas grandaj artaĵoj, kiuj donis al sia kreinto aŭ farinto nur mizeran vivon, sed hodiaŭ taksiĝas je miloj da kronoj kaj donas al ruzaj negoculoj, al kiuj komplete mankas la kapablo krei ion similan, enspezeblon aŭ viveblon, kiu laŭ ekonomia vidpunkto estas ĉieloalta super tiu mizera vivo, kiun havis la origina kreinto?
      Ne estas la penso pri riĉeco kaj gajno, kiu estas okupinta la vere "grandajn homojn". Tial ili en tiu ĉi ĝis nun nepreta aŭ neperfekta mondo kompreneble ne povis favore kompariĝi kun tiuj estuloj, por kiuj la oro, riĉeco kaj matadoragloro aŭ estis ĉiodomina dezirata kaj atingenda celo, senkonsidere kiom da laborego, sango kaj larmoj tio kostus al iliaj kunestuloj. Kaj ĉu ne ankaŭ hodiaŭ grandskale estas tiel? – Ĉu ne en multaj okazoj la gajno de laboroj aŭ fariĝoj de geniuloj altgrade estas kaptita de lertegaj negocaj matadoroj? Ĉu ne en multaj okazoj la gajno per teknikaj eltrovaĵoj venis en la monujon de tiaj matadoroj anstataŭ en tiun de la inventisto?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.