Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio |
3-a Ĉapitro
De tua evoluo dependas, kiom nt komprenas la parolon de Dio al la unuopa estaĵo.
La naturo, niaj ĉirkaŭaĵoj, la okazfenomenoj de la ĉiutaga vivo, kaj nia sorto do estas parolo de Dio speciale al ĉiu el ni.
Ĉiu detalo en ĉi tiu parolo estas vortoj aŭ esprimo pri evoluigaj pensoj, kiujn Dio volas transigi al nia konscio por informi nin pri siaj propraj scio, planoj kaj intencoj kaj per tio konigi al ni tiun amon, de kiu Li mem estas la kulmino, kaj kiu ĝuste ebligas, ke el kosma vidpunkto neniu povas suferi maljuston, kaj neniu fari maljuston, kaj ke ĉio tial "estas tre bona".
La kompreno de ĉi tiu parolo de Dio al la unuopa individuo dependas nur de evoluo. Sed pri evoluo temas ja ankaŭ ĉe la ordinara rilato inter gepatroj kaj infanoj. Infaneto en la lulilo ne komprenas, kion la gepatroj diras al ĝi. Eĉ la amplenan flegon aŭ varton, kiun ordinara patrino al ĝi oferas, ĝi ankaŭ ne povas kompreni kiel amon, kaj kelkfoje ĝi kriaĉas treege malkontenta. Rigardante la rilaton inter Dio kaj diofilo, tio estas: inter Dio kaj la vivanta estaĵo, ni vidas, ke ĉi tiu rilato trapasas la samajn stadiojn kiel la rilato inter gepatroj kaj infano. En la primitivaj stadioj de la natur-homo same kiel en la materiismaj stadioj de la civilizita homo la estulo ne povas kompreni la naturon kiel parolon kaj amplenajn flegadon kaj prizorgon de Dio al ĝia vivo. Ankaŭ ĉi tie la estulo kelkfoje krias tre malkontenta. Kaj same kiel pli aĝa infano povas kompreni la parolon kaj agojn de la gepatroj, tiel ankaŭ la surtera homo povas ekkompreni la naturon kiel parolon de Dio, kiam li estas sufiĉe evoluinta kaj postlasis la religian dogmo-adoron de la primitivaj sentostadioj kaj la adoron al la mezuro- kaj pezorezultatoj de la materiismaj inteligento-stadioj. Tiam li ne estas ligita al religiaj dogmoj nek al materiisma scienco. Li estas libera estulo. Ĉar li estas same senpartia aritaŭ dogmoj kiel antaŭ scienco, li povas komenci prijuĝi ĉion juste. Kaj la juĝo aŭ rezultato, al kiu li tiam alvenas, estas tial la vero mem. Kaj la vero identas kun la konscio, la pensoj kaj la agoj de Dio. Kaj estas ĉi tiu travivo de la vero, kiun en mia ĉefverko "Livets Bog" (La Libro de Vivo) mi nomas "kosma konscio". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
