Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio |
8-a Ĉapitro
Kiel la mateno ankaŭ la tagmezo, la kulmino de la tago, estas ilustraĵo en la bildolibro de Dio.
Sed ni daŭrigu nian esploron kaj rigardu la duan folion en la bildolibro de Dio, tiun kun la titolo: "somera tago".
Ni jam studis la someran matenon, tiun fonton de dieca saĝo, kiun Dio tra specialaj naturfenomenoj sendas al ni.
Sed somera mateno estas nur la komenco de somera tago.
De ĉi tiu komenco la speciala naturo de somera tago kreskas pli kaj pli, ĝis ĝi atingas kulminon.
Estas tiu kulmino, kiun ni nomas "tagmezo".
Kion Dio do povas sciigi al ni tra la tagmeza horo de somera tago?
En la tagmeza horo la stelo de la tago efikas kulmine. La longaj ombroj de la mateno jam malaperis. En soleca majesto la fonto de la vivo nun movas sin tra la lumanta blua ĉielo. La ornamaĵoj de oro kaj purpuro, de opaloj kaj safiroj, kiuj antaŭe iluminis la vojon de la suno, estas for. Ĝia fajro estas transformita en fortan blankkoloran nuancon. Sed la tero brilradias de koloroj, de lumo kaj vivo. La mallumo estas nun tiom malproksima, kiom estas eble. Ĉiu angulo, ĉiu fendo aŭ abismo, de kie entute estas eble rigardi rekte al la blua ĉielo, estas nun pli-malpli lumigataj de la blanka sunlumo. En la libera naturo la vivofonto faras sian laboron sen ia malhelpo. Ĝi faras la tersupraĵon inda loĝejo por la diofilo. Riveroj kaj riveretoj fariĝis arĝentaj strioj en la vivanta tapiŝo de verdaj arbaroj kaj florplenaj herbejoj, de ondantaj grenkampoj kaj bonodoraj ĝardenoj; ĉio – blankflavaj bordoj ĉe bluverdaj maroj, violkoloraj horizontoj, montpintoj super la nuboj, eterna neĝo – baniĝas en la ĉiela lumo. Viviga varmo vibras kaj ondas tra la atmosfero al la homoj, al urboj kaj temploj, al palacoj kaj dometoj. Sed la vivo silentas. La tagmeza horo estas veninta. Homoj kaj bestoj fariĝis kvietaj. Dio paŝas tra la spaco. Antaŭ ĉi tiu brilanta Dia manifesto homoj kaj bestoj devas kapitulaci. La proksimeco de Dio preskaŭ tro influas al iliaj okuloj kaj energio. Ili sopiras ripozon kaj ombron. Tial ĉio estas silenta en la proksima kampara hejmo. La kamparanoj siestas. En la ombro de granda arbo kelkaj bovinoj trovis rifuĝon kontraŭ la brulanta suno kaj kuŝas nun pace maĉante. Sur la marbordo malviglas viroj kaj virinoj vestitaj en mallongaj pantalonoj, apatie ripozante sub flavaj, verdaj kaj ruĝaj sunombreloj. Ankaŭ ili estas momente paralizitaj de la ĉiela fajro. Ke malgranda lacerto aperas de la deklivo kaj per sia tuta korpo ensorbas la varman lumon, ke insekto zumas malproksime, kaj ke papilio flirtas de floro al floro, tio nur substrekas la granden silenton aŭ solenecon, kiu stampas la kulminon de la tago, tiun tempodaŭron, kiu de la surtera homo estas perceptata kiel "la tagmeza horo". Kiel ni ĉi tie vidis, la kulmino de la tago estas io multe pli grandioza ol nura tempo por ordinara fizika ripozopaŭzo. Same kiel la mateno ĝi estas parolo de Dio, en kiu Li komunikas al la vivanta estaĵo iom de sia konscio. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
