Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
Ĉirkaŭ miaj kosmaj analizoj
1-a Ĉapitro
Tio, kio necesas por kompreni la kosmajn analizojn
Por tiu, kiu deziras atingi realan cerban aŭ intelektan percepton de la grandaj kaj portaj analizoj de la vivo en formo de reala scienco, kio signifas laŭ logikaj kunligitaj pensovicoj, kiuj konstituas la eternan mondbildon mem, necesas certa mezuro de mensa aŭ psika evoluo.
Tial povas esti signifa afero por esploranto iomete orientiĝi sur tiu kampo.
La menciita evoluo devas esti sur tia nivelo, ke ĝi posedu certan gradon de intelektualigita sento.
Tiel devas esti certa ekvilibro inter la sento kaj la inteligento de la estulo.
Tie, kie tiu ekvilibro estas perfekta, estiĝas tiu mensa disvolvo, kiun ni nomas amo.
Sekve amo estas intelektigita sento.
Sento, kiu ne estas intelektigita aŭ logika, povas en plej favora okazo fariĝi nur disvolvo de tio, kion oni nomas dorloto, kaj en plej malfavoraj okazoj de tiu mensa disvolvo, kiun ni nomas malamo.
Ne estas eble ricevi la korektan koncepton aŭ la korektan komprenon pri tiu objekto tra malamo aŭ dorloto, ĉar en tia okazo oni povas senti nur partiece.
Estas tiu partieco sensado, kiu estas bazo por ĉiaj religia kaj sekulara netoleremo.
Sensi objekton tra harmoniigitaj inteligento kaj sento, kio signifas tra la pura senpartieco, tio kontraŭe donas aliron al la korektaj sinteno kaj kapablo sensi aŭ sperti la realan veron.
Ĉiam estas la partieco, kiu kolorigas ĉian veron avantaĝe al malamo aŭ dorloto.
Ĝuste por helpi al la studanto de miaj kosmaj analizoj liberigi sin de tiu deformado de la vero, kiun rezultigas en si mem partieco ke ĉi tie doniĝas tiu eta elementa superrigardo al la homa kapablo de sinteno kaj akceptado al la plej altaj problemoj de la vivo.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
