Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
10-a Ĉapitro
La talento pri percepto de Dio aŭ la universo
Kiel ni povas vidi, ĉi tie necesas talento por atingi "ekvidi Dion", percepti la realan mondbildon, vidi la grandan solvon de ĉiuj enigmoj nome "la viva io". Tiu talento do identas kun la kapablo sensi nepartiece, ĉar ĉia partieco tuj estigas tro fortan inklinon de la koncepto de la individuo al la preferata kampo kaj responda forpuŝo de la nepreferata. Ĝia esplorado fariĝas transsalto de detaloj, kiuj estas malagrablaj senmaskigoj de tiu esplorado, kaj troigo de detaloj, kiuj efikas male. Tia individuo neniel povas reprezenti centprocentan veron. La talento pri percepto de la Dio aŭ la grandaj analizoj de la universo sekve postulas centprocentan ekvilibron en la menso, en la pensoj, en la konscio.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.